Georgo la 1-a (Grekio)
![]() | Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Georgo la 1-a |
Georgo la 1-a, greke Γεώργιος Α΄ της Ελλάδας (naskiĝis la 24-an de decembro 1845 en Kopenhago, mortis la 18-an de marto 1913 en Tesaloniko, murdita en atenco) estis denaska princo de Danio el la oldenburga dinastio kaj poste, ekde 1863 ĝis sia morto, estis la dua reĝo de Grekio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a6/George_I_of_Greece.jpg/220px-George_I_of_Greece.jpg)
Lia plena nomo estis Kristiano Vilhelmo Ferdinando Adolfo Georgo, greke Χριστιανός Γουλιέλμος Φερδινάνδος Αδόλφος Γεώργιος (Ĥristianos Gulielmos Ferdinandos Adolfos Georgios). Li estis naskita kiel princo Vilhelmo de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg kaj de Danio, dua filo de dana reĝo Kristiano la 9-a. Li sekvis post Otto la 1-a, kiu estis forpelita en sensanga ribelo.
Lia pli aĝa frato estis reĝo Frederiko la 8-a de Danio.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka