Georg Kugel
- Artikolo
- Diskuto
Georg Kugel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1848 (1848-01-04) en Erfurto |
Morto | 3-an de oktobro 1930 (1930-10-03) (82-jaraĝa) en Eisenach |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Georg KUGEL (naskiĝinta la 14-an de januaro 1848 en Erfurto, mortinta la 3-an de oktobro 1930 en Eisenach) estis germana skulptisto kaj artmetiisto kiu ankaŭ agadis kiel faklerneja instruisto.
Estante fiilo de la tajloro August Kugel li frekventis la bazlernejon kaj poste ekde 1862 la privatan plukleriglernejon por metiistoj de la erfurta lignoskulptisto August Gräf. En 1865 li ankaŭ estis skulptisto kaj mebloĉarpentisto en Munkeno. Ekde 1866 stipendio de sia naskiĝurbo ebligis lin lernejani ĉe la Artmetilernejo de Nurenbergo. En 1870 li freŝe edzigita revenis Erfurton. Tie oni ofertis al li lernigi ĉe la armtegia desegnada kaj modlada lernejo de la sepiolito-pipa fabrikaro en Ruhla. Tie ĉi li agadis ĝis 1890 antaŭenigante la ekonomian kaj artistan progreson de l a titama tabakpipa industrio kiel ankaŭ, ekde 1879, de la potfarado en Bürgel. Fare de grandduko Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach) li nomumitis kortega skulptisto. En 1881 li organizis en Großbreitenbach la estigon de desegna kaj pentra lernejo por porcelanaĵpentristo. En 1890 Kugel fondis en Gotao laŭ komisio registara metian pluklerigenojn kies teĥnikan sekcion li estris ĝis 1920. En 1895 Kugel iĝis krome direktoro de la Grandduka desegnadlernejo en Eisenach. Li retiriĝis en 1923.Unu lia disĉiplo estis Reinhard Möller, posta estro de faklernejo en Sonneberg.
Ankaŭ por danki sian naskiĝurbon, kiu iam ebligis lian karieron per stipendio, Georg Kugel kreis plurajn artaĵojn por ĝi, aparte por la en la 1870-aj jaroj novgotike novkonstruita urbodomo de Erfurto.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Georg Kugel en la germana Vikipedio.