Terfiziko
studfako de geologio kaj fiziko
(Alidirektita el Geofizikisto)
Terfiziko, aŭ geofiziko [1], estas la studado de Tero per kvantaj fizikaj metodoj, precipe per analizo de sismaj ondoj kaj metodoj magnetaj, elektraj, elektromagnetaj kaj radioaktivecaj. Temas pri grava parto de terscienco.
Ĝi forte baziĝas sur aliaj studadkampoj kiel matematiko aŭ informadiko. Terfizikaj teorioj ofte aplikatas, pli ĝenerale, en planeda scienco.
Inkluzivataj fakoj
Terfizikon konsistigas, inter aliaj,
- Sismologio (studo de tertremoj kaj elastaj ondoj)
- Gravito kaj geodezio (analizo de la gravita kampo de Tero kaj de la grando kaj formo de Tero)
- Atmosfera elektro kaj tera magnetismo (inzluzive de la jonosfero, radiadozono Van Allen, teraj kurentoj, k.s.)
- Geodinamiko studas la dinamikon regantan la tektonojn de Tero kaj aliaj planedoj
- Geotermiko (varmado de la tero, varmofluo, vulkanoj kaj varmaj akvofontoj)
- Hidrologio (subtera kaj surfaca akvo, kelkfoje inkluzive de glaciejoj)
- Fizika oceanografio
- Meteologio
- Tektona fiziko
- Esplorada kaj inĝenierarta geofiziko
Rilata fako estas geokemio.
Historio de terfiziko
La nomo "terfiziko" verŝajne unue uzatis en Germanio, kie ĝi aperis en la scienca literaturo jam ekde la mezo de la 19a jarcento. La vorton unue uzis Fröbel[2][3], kiu parolis pri geophysik en 1834.
Famaj fakuloj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Eŭropa Geofizika Societo Arkivigite je 2005-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Internacia Unuiĝo pri Geodesio kaj Geofiziko
- Terscienca Fakultato de Universitato de Utrecht Arkivigite je 2005-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Fakultato pri Teknikaj Tersciencoj de Universitato de Delft
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSullensSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKategorio:Politikaj verkojVikipedioDua MondmilitoEsperantoTübingenMilena VelbaVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoDosiero:Escudo Selección Española de fútbol.pngSeksumadoDonald TrumpVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoSerĉilo-optimumigoRetforumoKategorio:Vikipediisto bs-DVikipedio:Bonvenon al VikipedioKategorio:Setlejoj en Svitava montetaroNesukcesa murdtento de Donald TrumpNesukcesa atenco kontraŭ Donald TrumpVikipedio:AktualaĵojEnEŭropa Futbal-Ĉampionado 2024Shannen DohertyLivonia krucmilitoUniversitato de TubingenoŜablono:Landoj en la Somera Olimpiko 2024Liberalaj artojPortoSkermoDominiko en la OlimpikojDistriktaro TübingenUniversala Kongreso de EsperantoUsonoUzanto:Dominik