Genouillac (Creuse)

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Genouillac estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 800 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Genouillac
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoFrancio Francio
RegionoLimoĝio
DepartementoNord Creuse
ArondismentoGuéret
KantonoChâtelus-Malvaleix
INSEE kodo23089 [+]
Poŝtkodo23350
Kodo laŭ INSEE23089
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ro Jean-Claude Arousseau
2008-2014
Demografio
Loĝantaro800 (2 006)
Loĝdenso21 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj46°21′12″N 1°59′35″O  /  46.35333°N, 1.99306°O / 46.35333; 1.99306 (Genouillac (Creuse)) (mapo) 1°59′35″O  /  46.35333°N, 1.99306°O / 46.35333; 1.99306 (Genouillac (Creuse)) (mapo)
Alto266 m - 406 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo35,76 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Situo de Genouillac en Francio
46° 21′ 12″ Nordo 1° 59′ 35″ Oriento / 46.3533333333 °N, 1.99305555556 °O / 46.3533333333; 1.99305555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Genouillac (Creuse) [+]
vdr

Ĝi situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Petite Creuse.

Blazono de Genouillac.
Blazono de Genouillac.

Geografio

Genouillac etendiĝas sur 35,76 km², kaj havis 800 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 21 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Genouillac situas je alteco de 406 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Genouillac apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Claude Arousseau, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado

Genouillac apartenas al la kantono de Châtelus-Malvaleix, kies ĉefurbo estas Châtelus-Malvaleix. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ