Gary Hug

usona amatora astronomo

Gary HUG estas usona amatora astronomo kaj abunda malkovranto de asteroidoj.

Gary Hug
Persona informo
Naskiĝo29-an de oktobro 1950 (1950-10-29) (73-jaraĝa)
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoastronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kun sia kolego Graham E. Bell li laboras en la Observatorio Farpoint apud Eskridge (Kansaso), elde kiu, laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 287 asteroidojn.[1] Li ankaŭ kunmalkovris la periodan kometon 178P/Hug-Bell. Kun Graham E. Bell, li kunricevis la Premion Edgard Wilson en 2000 pro tiu malkovro[2]

En 2009 li gajnis subvencion "Shoemaker Near Earth Object Grants"[3] per kiu li akiris novan ŝargkuplitan fotilon por teleskopo de 22 coloj ĉe sia propra Observatorio Sandlot en Scranton (Kansaso).

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj