Gamo-valero-laktono
γ-valerato-laktono | |||
Plata kemia strukturo de la Gamo-valerato-laktono | |||
Tridimensia kemia strukturo de la γ-valerato-laktono | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 108-29-2 | ||
ChemSpider kodo | 7633 | ||
PubChem-kodo | 7921 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo | ||
Molmaso | 100.116 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.0465g cm−3 | ||
Fandpunkto | −31 °C | ||
Bolpunkto | 207 °C | ||
Refrakta indico | 1,4317 | ||
Ekflama temperaturo | 81 °C | ||
Acideco (pKa) | 4.81 | ||
Solvebleco | Akvo:Solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 8800 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36 R37 [[Listo de R- Deklaroj#R38|R38]] | ||
Sekureco | S26 S39 [[Listo de S- Deklaroj#R46|S46]] | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P280, P305+351+338 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
γ-valerato-laktono aŭ GVL estas organika komponaĵo apartenanta al la familio de la laktonoj aŭ ciklaj esteroj de la karboksilataj acidoj. Ĝi estas senkolora likvaĵo nature okazanta en fruktoj kaj ofte uzata kiel nutro-aldonaĵo. Ĝiaj karakterizaĵoj permesas ke ĝi estu uzata kiel ideala sustenebla brulaĵo kaj en la produktado de karbonbaza energio.
γ-valerato-laktono estas renovigebla, facile kaj sekure enstorigita kaj globe transportita en grandaj kvantoj pro ĝia malalta fandpunkto (−31 °C), altaj bolpunkto (207 °C) kaj ekflama temperaturo (96 °C) kaj akceptebla odoro por facila agnosko en kazoj de dislikado kaj disverŝado. Ĝi estas miksebla kun akvo kaj biodegradiga.
Kompara efikeco inter la etanolo kaj γ-valerato-laktono, plenumita sur miksaĵo de etanolo/GVL 10%/90% v/v elmontras similajn proprecojn. Ĉar GVL ne formas azeotropan miksaĵon kun akvo, la lasta povas facile eliminiĝi per distilado, rezultante en malpli da energi-procezo por la produktado de la GVL ol tiu de absoluta etanolo.[1]
Biologie, GVL kondutas sin kiel antaŭanto de la gamo-hidrokso-valerato aŭ GHV, drogo tre simila al GHB kvankam kompare malpli potenca. Ĉar GHB estas kontrolata en multaj partoj de la mondo, dum GVL ne estas, GVL gajnis popularecon kiel leĝa anstataŭanto por GHB.
Sintezo
- γ-valerato-laktono estas preparata per cikligo kaj senhidratigo de la levulinata acido, sekvata per struktura rearanĝo de la alfa-angelika latono kaj finfine hidrogenigo de la antaŭa peraĵo: