Głogówek

urbo en nuntempa Pollando

Głogówek (germane Oberglogau, historie ankaŭ Klein Glogau kaj Kraut Glogau) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021havis loĝantaron de 5642 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 256 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo komunumo Głogówek en la distrikto Prudnik. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Nur malmultaj germanoj kun fortaj parencaj ligoj al polaj familioj kaj perfekta kono de la pola lingvo rajtis resti, kaj ekde la jaro 1990 denove deklari sian germanecon, kaj same post 1990 la antaŭaj loĝantoj rajtis reveni, kion tamen post pli ol 40 jaroj nur limigita kvanto da urbanoj faris. Tamen la kvantoj sufiĉis por atingi ke ekde la jaro 2009 la urba komunumo estas oficiale dulingva, pola kaj germana.

Głogówek
germane: Oberglogau

Blazono

Blazono
urbo
Głogówek (Pollando)
Głogówek (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoGłogówka
ProvincoOpolio
DistriktoDistrikto Prudnik
KomunumoKomunumo Głogówek
Speco de komunumoUrbo-kampa
Fondita en11-a jarcento
Urborajtoj1275
Koordinatoj, 17° 52′ O (mapo)50.34388888888917.86722222222250° 21′ N, 17° 52′ O (mapo)
Areo22,06 km²
Loĝantaro5642 (en 2021)
Loĝdenso256 loĝ./km²
Poŝtkodo48-250
Telefona antaŭkodo77
TERYT5162310024
EstroAndrzej Jan Kałamarz
Titolo de estroUrbestro
Adreso de estraroRynek 1
Poŝtkodo de estraro48-250
Telefono de estraro77 406-99-00
Fakso de estraro77 406-99-06
Poŝto de estraropoczta@glogowek.pl
Komunuma retejohttp://www.glogowek.pl
vdr

Historio

La urbo unue troviĝis en la manoj de la pola dinastio de sileziaj Piastoj, poste en germana dinastio Habsburgoj, kaj la gento von Oppersdorff. En 1655 dum la sveda diluvo ĉi tie trovis protekton pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro kune kun sia familio. Rezulte de unua silezia milito inter Prusio kaj Aŭstrio la urbo apartenas al Prusio. Komence de la 19-a jarcento plu superis la pola lingvo. En 1806 gastis Ludwig van Beethoven, kiu al grafo Franz von Oppersdorff dediĉis la 4-an simfonion.

Partneraj urboj

urbodomo

Bibliografio

  • Jerzy Ciurlok, O drukarzach, drukarniach i drukach śląskich (Pri sileziaj presistoj, presejoj kaj presaĵoj), Regionalny Instytut Kultury w Katowicach, Mikołów, Katowice 2018. ISBN 978-83-952024-1-4.
  • Johann Knie, Alphabetisch, Statistisch, Topographische Uebersicht aller Dörfer, Flecken, Städte und andern Orte der Königl. Preuß. Provinz Schlesien... Breslau: Barth und Comp., 1830.
  • Felix Triest, Topographisches Handbuch von Oberschlesien. Breslau: Verlag von Wilh. Gottl. Korn, 1865.
  • Juliusz Roger, Pieśni Ludu Polskiego na Górnym Śląsku (Kantoj de Pola Popolo en Supra Silezio), Juliusz Roger, Vroclavo 1863

Eksteraj ligiloj