Gălățeni
vilaĝo en Rumanio
Gălățeni [gələcenj] (hungare: Szentgerice [sentgerice]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al la komunumo Păsăreni.
Gălățeni | ||
---|---|---|
![]() | ||
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Szentgerice (hungare) | |
Iama hungara departemento | Maros-Torda | |
Situo | , 24° 42′ O (mapo)46.47333333333324.70777777777846° 28′ N, 24° 42′ O (mapo) | |
![]() | ||
Alto super maro | 337 m | |
Poŝtkodo | 547457 | |
Loĝantaro | 745 (en 2011; 768 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 118780 | |
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 369 loĝantojn (hungaroj), en 1992 851 (hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1392 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda). Ĝia unitariisma preĝejo havas pentritan lignan baldakenon el 88 kasonoj (el kiu unu mankas) faritan en 1670 de Mihály Gálfalvi Kozma.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Renomaj personoj
- Elek Jakab (13-a de februaro 1820 – Budapest, 22-a de julio 1897): historiisto, arkivisto, akademiano.
- Kelemen Gál (27-a de decembro 1869 – Tatabánya, 10-a de februaro 1945): pedagogia, filozofia kaj historia fakverkisto.
- Mária Gál (n. 14-a de decembro 1964): televidraportistino, ĵurnalistino.
- Sándor Kacsó (18-a de marto 1896 – Nádudvar, 14-a de marto 1962): agronomo laŭreato de Kossuth-premio (1958).
- Sándor Kibédi Varga, Alexander Varga von Kibéd (18-a de marto 1902 – München, 17-a de junio 1986): filozofo, psikologo.
- György Kiss (Szentgerice, 27-a de novembro 1923) kuracisto
- Gergely Kozma (Szentgerice, 19-a de septembro 1774 – Kövend, 14-a de aŭgusto 1849): unit. pastro, verkisto.
- Zoltán Nyárádi Szabó (n. 24-a de januaro 1930): poeto
Eksteraj ligiloj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka