Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo estis amika internacia matĉo okazinta la 31-an de julio 2014, kadre de la UK 2014, en la argentina urbo de Bonaero.[1][2]

Uniformo de la Esperanta Selektitaro, por la matĉo de la 31a de julio 2014 inter la esperanta teamo kaj la armen-devena argentina komunumo en Bonaero, kadre de la 99a UK.

La matĉon ludis la teamoj de la armen-devena komunumo de Argentino kaj la ĵus kreita Esperanta Selektitato. La teamo de Esperantujo estis komponita de partoprenintoj de la universala kongreso kiuj mem sinproponis por ludi tiun matĉon. Per tiu matĉo la ambaŭ teamoj iĝis oficialaj membroj de la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF), kiu kunigas en Sudameriko teamojn de landoj aŭ nacioj kiuj ne membras en FIFA.[3] La esperanta teamo ankaŭ iĝis oficiala membro de la NF-Ligo.[3]

Pluraj organizoj subtenis la matĉon, krom la CSANF mem, la matĉon suntenis la Registaro de Bonaero, la Komitato de Bonaero por la Panarmenaj Ludoj, la Ĝenerala Unuiĝo Armena pri Sporta Kulturo, la radio programo "Bola sin manija" (La esperantaj trejnistoj kaj organizantoj apartenas al ĝi) kaj la argentina Instituto Kontraŭ la Diskriminacio, Ksenofobio kaj Rasismo.[2] UEA ankaŭ forte apogis kaj varbis la matĉon inter la esperantistoj.[4] Antaŭ la matĉo prelegis reprezentantoj de la esperanta kaj armen-devena komunumo, por Esperantujo prelegis la tiama prezidanto de UEA Mark Fettes.[4]

La rezulto de la matĉo estis venko de la armen-devena teamo 8 goloj kontraŭ 3. La CSANF donacis al ambaŭ teamojn pokalon kiuj reprezentas la internacian amikecon. Malgraŭ la rezulto, la evento estis konsiderata granda sukceso por la Esperanto-movado.

Ludantoj de la esperanta teamo

Spektantaro de la matĉo.

Dum la trejnada matĉo okazinta la 26-an de Julio 2014, la trejnistaro elektis ludantaron el 20 personoj. La listo de ludantoj estas la jena:

  • 1 - Adrian ALEJANDRO
  • 2 - Roman EFREMOV
  • 3 - Agustín KRUCHOWSKY
  • 4 - Fráncel BRIEL GIL (1-a kapitano)
  • 5 - Gonzalo SIRIO (2-a kapitano)
  • 6 - Mauro MARTINEZ
  • 7 - Alejandro CABRERA
  • 8 - Sergei LOKIS
  • 9 - Emile MALANDA
  • 10 - Pedro Paulo de Freitas PAULINHO (3-a kapitano)
  • 11 - Jefferson RUBIO BOHÓRQUEZ
  • 13 - Thomas KLEEMANN
  • 14 - Lionel FESTA
  • 15 - Maximiliano CATANIA
  • 16 - Pablo FISHER
  • 17 - Leonardo DICCIARDELLI
  • 18 - Fernando SUÁREZ
  • 19 - Rafael LÓPEZ BINAGHI
  • 20 - Alejandro DEMASI

Trejnistaro

La pokaloj de internacia amikeco.

La esperanta teamo kalkulis kun 3 trejnistoj, ĉiuj argentinanoj kaj anoj de la radio-programo argentina "Bola sin manija". Ili estas:

  1. Juan Pablo ALVAREZ
  2. Jorge MONTANARI
  3. Francisco Godinez GALAY

La teĥnikaj helpantoj estis:

  • Adrian DESIDERATO
  • Patricio GRONDA
  • Marcos ZURITA

Informo pri la matĉo


Esperanto
3

Armenio
8
31an de julio 2014, 20:30 (UTC-3)
Stadiono Colegiales, Bonaero — 180[3] spektantoj
1 Adrián ALEJANDRO
2 Roman EFREMOV 85
18 Fernando SUÁREZ 72
6 Mauro MARTINEZ
3 Agustín KRUCHOWSKY 15
4 Fráncel BRIEL GIL 15
8 Sergei LOKIS 27
5 Gonzalo SIRIO
14 Lionel FESTA 18
9 Emile MALANDA 27
10 Pedro Paulo de Freitas PAULINHO
Trajnisto Jorge MONTANARI
1Andres YACOUBIAN
2Gabriel RIZIAN
3Elias ARSLANIAN
4Nicolas KALAIDJIAN
5Martin SUKIASSIAN
6Cristian PARLAKIAN
7Armen ARSLANIAN
8Mariano CHOLAKIAN
9Federico KARAMANUKIAN
10Jose VALABANIAN
11Santiago EMIRIAN
Trajnisto Leonardo KAZANDJIAN
Anstataŭoj
11 Jefferson RUBIO BOHÓRQUEZ 15
16 Pablo FISHER 15
7 Alejandro CABRERA 18
19 Rafael LÓPEZ BINAGHI 27
20 Alejandro DEMASI 27
15 Maximiliano CATANIA 72

Referencoj

Eksteraj ligiloj