Fronto de Maldekstro (Francio)

Fronto de Maldekstro (france "Front de gauche", komence « "Front de gauche pour changer d'Europe" ») estas koalicio de francaj politikaj partioj , lanĉita de la Franca Komunisma Partio (PCF), la Partio de Maldekstro (PG) kaj la Unuiga Maldekstro (GU) okaze de la eŭropaj balotoj de 2009. Deziranta arigi la fortojn de la kontraŭliberala maldekstro malamaj aparte al liberala eŭropo kaj al ratifiko de la traktato de Lisbono, tiu alianco arigas plurajn tendencojn de la komunisma, socialisma, ekologiisma, respublikisma kaj radikalisma maldekstro aŭ de ekstrema maldekstro.

Fronto de Maldekstro
Front de gauche
(Franca politika alianco)
Emblemo de Fronto de Maldekstro
balota listo
Lando Francio
Partio(j)Franca Komunisma Partio (PCF)
Partio de Maldekstro
Kune
Unuiga Maldekstro
Respubliko kaj Socialismo
Komunisma Partio de Francaj Laboristoj
FondiĝoLa 18-an de novembro 2008
IdeologioKontraŭliberala maldekstro
kontraŭkapitalismo, komunismo, demokratia socialismo, ekosocialismo, respublika Maldekstro, alimondismo
Eŭropa parlamentoGabriele Zimmer (Parti de la gauche européenne (PGE))
4 / 74
Nacia AsembleoAndré Chassaigne (Franca Komunisma Partio (PCF))
10 / 577
SenatoÉliane Assassi (Franca Komunisma Partio (PCF))
19 / 348
Balotojeŭropaj de 2009, regionaj de 2010, kantonaj de 2011, senatanaj de 2011, prezidenta de 2012, deputitaj de 2012, municipaj de 2014, eŭropaj de 2014
Retejowww.placeaupeuple.fr
vdr

En 2014, ĝiaj naciaj komponentoj estis la Franca Komunisma Partio, Partio de Maldekstro, Unuiga Maldekstro, Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo (FASE)[1], "Respubliko kaj Socialismo"[2], "Konverĝoj kaj Alternativo", "Komunisma Partio de Francaj Laboristoj"[3], "Kontraŭkapitalisma Maldekstro" kaj la politika movado "La Alternativuloj". Pluraj el ili ("La Alternativuloj", "Konverĝoj kaj Alternativo", FASE, GA, parto de GU) kaj senpartiaj aktivuloj ariĝis en la movadon Kune fine de 2013.

Politika konsisto

Jean-Luc Mélenchon, prezidanto de la nacia estraro de Partio de Maldekstro kaj Marie-George Buffet, nacia sekretariino de la Franca Komunisma Partio (PCF), okaze de politika ariĝo de "Fronto de Maldekstro" en Zénith de Parizo, la 8-an de marto 2009.

Fine de 2012, estas anoj de "Fronto de Maldekstro" la sekvantaj partioj kaj politikaj organizaĵoj :

  • Franca Komunisma Partio (PCF). Ĝi estas la plej malnova kaj la plej granda komponento de la alianco, kaj laŭ aktivularo kaj laŭ elektitoj kaj laŭ financaj rimedoj.
  • Partio de Maldekstro (PG) fondita en februaro 2009, kunprezidata de Jean-Luc Mélenchon. Kreita sekve de dispartigo de la Socialisma Partio (PS), PG sin prezentas kiel « fanduja » partio, kies bazaj valoroj estas socialismo, ekologio kaj Respubliko. Ĝi anoncis 12 000 anojn en 2012.
  • Unuiga Maldekstro (GU), konsistigita ĉirkaŭ anoj de la malnova malplimulto de "Revolucia Komunisma Ligo" kontraŭantaj la projekton de "Nova Kontraŭkapitalisma Partio" (NPA), aliĝis al Fronto de Maldekstro okaze de la eŭropaj balotoj.
  • Respubliko kaj Socialismo, skismo de la malplimulto de Respublika kaj Civitana Movado (MRC) favora al partopreno en Fronto de Maldekstro okaze de la eŭropaj balotoj. Ĝia efektiva aliĝo al Fronto de Maldekstro estis validigita la 17-an de junio 2011[4].
  • Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo (FASE), ariganta la « Unuigaj Komunistoj » kaj elstarulojn kiaj Clémentine Autain. La 11-an de junio 2011, sekve de la nacia kunveno de PCF de la 4-a kaj 5-a de junio, FASE anoncis sian nacian aliĝon al Fronto de Maldekstro kaj sian subtenon al Jean-Luc Mélenchon por la prezidenta baloto de 2012[4]. La 17-an de junio 2011, ĝia aliĝo estis oficialigita okaze de kunveno kun PCF, Respubliko kaj Socialismo (R&S) kaj PG[5].
  • Konverĝoj kaj Alternativo, malnova malplimulta frakcio de NPA (venanta kiel GU de frakcio Unir). C&A decidis okaze de sia nacia kunveno de la 8-a kaj 9-a de aprilo 2011 forlasi NPA-n por aliĝi al Fronto de Maldekstro[4]. Ĝia aliĝo estis oficialigita okaze de nacia kunveno kun la aliaj komponentoj de FG la 2-an kaj 3-an de julio 2011[6].
  • Komunisma Partio de Francaj Laboristoj (PCOF) faris komunan liston kun Fronto de Maldekstro en kelkaj regionoj okaze de regionaj balotoj de 2010. La 3-an de oktobro 2011, ĝi anoncis siavice sian aliĝon al Fronto de Maldekstro[3].
  • Kontraŭkapitalisma Maldekstro (GA)
  • La Alternativuloj, voĉdonis la 18-an de novembro 2012 en kongreso sian partoprenon en la Fronto de Maldekstro kaj vokas al la konstruo de « poluso de alternativa kaj ekologiisma maldekstro »[7]

En novembro 2013, La Alternativuloj, Konverĝoj kaj Alternativo, Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo, Kontraŭkapitalisma Maldekstro, aktivuloj de Unuiga Maldekstro kaj elstaruloj antaŭe ne-anoj de politika organizaĵo lanĉis Kune, politika movado komuna ano de Fronto de Maldekstro.

Kelkaj kandidatoj :

Deputitaj balotoj de 2012

Fronto de Maldekstro prezentis kandidatojn en ĉiuj deputitaj distriktoj de metropola Francio. Iom malpli ol 80 % de la kandidatoj venis el la Franca Komunisma Partio (PCF) kaj cento el Partio de Maldekstro. Politika Movado por popola Edukado, kies aliĝo ankoraŭ ne estas validigita pro malkonsento pri eŭro, subtenas Fronton de Maldekstro en ĉiuj distriktoj (escepte de 3 distriktoj, kie kandidatas anoj de FN). Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo aliĝis al financa asocio Solidareco, Ekologio, Alternativa Maldekstro" (SEGA) kaj subtenis la deputitojn el "Alternativa Maldekstro 2012", kontraŭ kandidatojn el Fronto de Maldekstro, en iuj distriktoj.

Kandidatoj de Fronto de Maldekstro en la deputitaj balotoj de 2012
KomponentoKandidatojElirantojElektitoj
Franca Komunisma Partio (PCF)418127
Partio de Maldekstro10231
Unuiga Maldekstro2200
Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo732
Respubliko kaj Socialismo100
Konverĝoj kaj Alternativo200
Konvencio por Progresisma Alternativo110
Diversa Maldekstro700

Balotoj de 2014

Municipaj balotoj de 2014

Danielle Simonnet lanĉas la parizan kampanjon.

En kelkaj urboj, kiaj RennesParizo, parto de Fronto de Maldekstro, el kiu la Franca Komunisma Partio (PCF), decidis alianciĝon al la Socialisma partio (PS) por la unua vico, Partio de de Maldekstro tamen iranta aŭtonome de la listo de PS, kelkfoje en listoj de aliaj maldekstraj aliancoj malkonsentaj al la politiko kondukata de la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault.

En Parizo, la partianoj majoritate elektis aliancon de la loka PCF kun la socialisma partio por konsistigi komunan liston de maldekstra unuiĝo.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Portalo pri eŭropa unio
Portalo pri komunismo