Friedrich August Ludwig Nietzsche
- Artikolo
- Diskuto
Friedrich August Ludwig Nietzsche | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de januaro 1756 (1756-01-29) en Bibra | |
Morto | 16-an de marto 1826 (1826-03-16) (70-jaraĝa) en Eilenburg | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Familio | ||
Patro | Gotthelf Engelbert Nietzsche (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Carl Ludwig Nietzsche ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | teologo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Friedrich August Ludwig NIETZSCHE (naskiĝinta la 29-an de januaro 1756 en Bibra, mortinta la 16-an de marto 1826 en Eilenburg) estis germana teologo kaj avo de la gravega filozofo Friedrich Nietzsche.
Nietzsche estis la filo de la princelektista saksia akciza inspektoro Gotthelf Engelbert Nietzsche (1714–1804) kaj de Johanna Amanda (fraŭline: Herold, el Reinsdorf). Li lernantis ĉe la humanisma Thomas-lernejo Lepsiko. Ekde 1776 li studis teologion ĉe la Universitato de Lepsiko sed doktoriĝis en Kenigsbergo. Li estis familie la unua akademia teologia sciencisto. Poste li estis paroĥestro ekde 1783 en Wolmirstedt, dum kio li edzinigis Johanna Friederike Richter el Goseck ein havonte kun ŝi naŭ infanojn. Post du jardekoj da deĵoro Nietzsche vokitis superintendanto al Eilenburg.[1] Vidviĝinte li nuptis Erdmuthe Dorothea Krause, la vidvinon de la vajmara kortegadvokato Karl Christoph Heinrich Krüger. Ilia opa filo (krom du aliaj infanoj), la posta paroĥestro Carl Ludwig Nietzsche, naskiĝis en 1813, la patro de la granda filozofo.
Karaktere Friedrich August Ludwig Nietzsche ja estis klerita kaj raciisma, sed valorkonservativa viro.
Ekster latinlingvan disertacion pri la 2-a epistolo de Petro (1785) li publikigis plurajn edifajn kaj pedagogiajn verketojn, ekz.: