Franz Varrentrapp

Franz Varrentrapp (1815-1877) estis germana kemiisto, apotekisto kaj kuracisto, profesoro pri apoteko en Laŭzano, filo de la kuracisto Johann Conrad Varrentrapp (1779-1860) kaj frato de la kuracisto Johann Georg Varrentrapp (1809-1886).

Franz Varrentrapp
(1815-1877)
Germana kemiisto kaj kuracisto
Germana kemiisto kaj kuracisto
Persona informo
Naskiĝo29-a de aŭgusto 1815
en Frankfurto ĉe Majno,  Germanio
Morto4-a de marto 1877
en Brunsvigo,  Germanio
ŜtatanecoGermana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Gießen, Universitato de Laŭzano, Universitato de Berlino
Familio
InfanojConrad Varentrapp (en) Traduki, Eduard Varrentrapp (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokemiisto
Warden (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Li diplomiĝis kiel apotekisto en 1835 en Laŭzano. Poste li laboris en apotekoj en Rastatt kaj Dresdeno antaŭ ol studi kemion en Berlino ĉe Heinrich Rose (1795-1864) kaj Eilhard Mitscherlich (1794-1863). Inter 1839 kaj 1840 li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Gießen, kie li ricevis sian doktoriĝon el la manoj de Justus von Liebig (1803-1873). En Gießen, kune kun Heinrich Will (1812-1890), li disvolvis la Metodon Will-Varrentrapp por determinado de la nitrogeno. Post 1840 li faris sennombrajn esplorvojaĝojn al Anglio kaj Skotlando.

Pere de Liebig, kiu estis amiko de la brunsviga eldonisto Eduard Vieweg (1797-1869), Varrentrapp iĝis sekretario de la Komerca Asocio en Brunsvigo, kie li instruis kemion kaj fizikon, novembre 1841. Tie li servis en la industrio kiel konsultisto pri ekonomiko kaj negocoj.

Li instigis la konservadon de asparago en metalujoj, pli malfrue pavimante la florantan komercon pri industria konservado de nutraĵoj. En 1843, li edziĝis al Elisabeth Kellner (m. 1850), en Frankfurto ĉe Majno. En la sekva jaro li iĝis profesoro pri fiziko kaj kemio en la Instituto pri Anatomio kaj Kirurgio, posteno kiun li okupis ĝis la disiĝo de la Instituto pri Anatomio, en 1869.

En 1852 li edziĝis al Dorette Krüger, en Brunsvigo. En 1868, li rifuzis inviton al la ĵus-fondita Poliktenika Lernejo en Aachen. Aliflanke, li akceptis proponon de sia amiko Heinrich Vieweg (1826-1890) por iĝi asociito de la eldonejoj "Friedrich Vieweg kaj Filo" kaj "Gefratoj Vieweg". Post longa malsano li mortis en Brunsvigo, en 1877.

Kemia tezo

  • "Ueber die Margarinsaüre" ("Pri la acido de la margarino")

Literaturo

Kunrilataj kemiaĵoj

Vidu ankaŭ

  • Limoneno
  • Franz Varrentrapp (libristo) (1706-1786)
  • Carl Magnus von Rheingrafenstein (1718-1793)
  • Johann Conrad Varrentrapp (1779-1860)
  • Eilhard Mitscherlich (1794-1863)
  • Heinrich Rose (1795-1864)
  • Eduard Vieweg (1797-1869)
  • Philipp Wilhelm Daubert (1799-1875)
  • Justus von Liebig (1803-1873)
  • Johann Georg Varrentrapp (1809-1886)
  • Heinrich Will (1812-1890)
  • Heinrich Vieweg (1826-1890)
  • Johan Kjeldahl (1849-1900)
  • Franz Varrentrapp (juristo) (1884-1956)
  • Günter Scheel (1924-2011)

Referencoj