Franz Duncker

Franz Gustav DUNCKER (naskiĝinta la 4-an de junio 1822 en Berlino, mortinta samloke la 18-an de junio 1888) estis germana politikisto, socialreformanto kaj librovenda entreprenisto. Li filis al Karl Duncker kaj fratis al Maximilian Duncker.

Franz Duncker
Persona informo
Naskiĝo4-an de junio 1822 (1822-06-04)
en Berlino
Morto18-an de junio 1888 (1888-06-18) (66-jaraĝa)
en Berlino
TomboFriedhof I der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroKarl Duncker Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)ojMaximilian Duncker, Alexander Duncker (en) Traduki kaj Hermann Duncker (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanoJohanna Maria Lehweß (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoeldonisto
sindikatisto
ĵurnalisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vivo

Post studo de filozofio kaj historio en Berlino li dediĉis sin al komercado per libroj. Ekde 1848 li interesiĝis pri politiko. En 1853 li aĉetis de Aaron Bernstein la periodaĵon »Urwählerzeitung«, ŝanĝis ĝian titolon je »Volkszeitung« kaj eldonis ĝin kun enhavaro pliampleksigita. Fakte iĝis ĝi organo de liberalismaj opoziciuloj.

En 1859 li partoprenis la t.n. decidojn de Eisenach kaj kunfondis en Frankfurto ĉe Majno la partisimilan societon »Deutscher Nationalverein«. Li kunfondis la partion »Deutsche Fortschrittspartei« kies fidela ano li restis eĉ en 1866. Oni elektis lin en la preparantan, la ordan nordgermanan kaj poste en la tutgermanan parlamenton (Reichstag). De 1865 estris li la pormetiistan klubon »Berliner Handwerkerverein« kaj en 1869 li naskis kun Hermann Schulze-Delitzsch kaj Max Hirsch la ligon »Hirsch-Dunckersche Gewerkvereine«.

Pro financaj kialoj vendis li en 1877 sian librovendejon kaj retririĝis el parlamentaj laboroj (Reichstag, ĉambro de la deputitoj).

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 272 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj