Kellogg naskiĝis en Potsdam, Nov-Jorkio, kaj en 1865 translokiĝis kun sia familio al Minesoto. En 1877 li komencis praktiki juron en la urbo Rochester kaj de 1878 ĝis 1881 funkciis kiel la jura konsilisto de la urbo. De 1882 ĝis 1887, Kellogg funkciis kiel la policadvokato por Olmstead Distrikto. Fine de sia ofico li translokiĝis al Sankta Paŭlo.
En la kabineto de usona prezidantoCalvin Coolidge Kellogg funkciis kiel ŝtata sekretario ( 1925 - 1929). Dum lia ofico, la rilatoj inter Usono kaj Meksiko pliboniĝis kaj la landlima disputo inter Peruo kaj Ĉilio estis solvita. Komence de 1928 li traktis solidigi pacan traktaton kun Francio. Lia ĉefa kontribuo estis en la subskribo de Pakto Briand-Kellogg (1928 ), en kiu la kontraŭleĝeco de milito estis deklarita laŭ internacia juro. En 1929 li ricevis la Nobel-pacpremion pro sia kontribuo al la interkonsento. Li ankaŭ ricevis la Honoran Legion.