Franco Zeffirelli

Gian Franco Corsi ZEFFIRELLI OBI, GU-OMRI (12a de Februaro 1923 – 15a de Junio 2019),[1] plej ofte konata kiel Franco Zeffirelli (itala prononco [ˈfraŋko ddzeffiˈrɛlli]), estis itala reĝisoro kaj produktoro de operoj, filmoj kaj televido. Li estis ankaŭ senatano el 1994 ĝis 2001 por la itala dekstra politika partio Forza Italia.

Franco Zeffirelli
Persona informo
NaskonomoGian Franco Corsi Zeffirelli
Aliaj nomojFranco Zeffirelli
Naskiĝo12-an de februaro 1923 (1923-02-12)
en Florenco
Morto15-an de junio 2019 (2019-06-15) (96-jaraĝa)
en Romo
MortokialoMalsano Redakti la valoron en Wikidata
TomboCimitero delle Porte Sante (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojitala
LoĝlokoRomo
ŜtatanecoItalio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Florenco Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoteatra reĝisoro
aktoro
libretisto
televida produktoro
filmproduktoro
scenaristo
politikisto
filmreĝisoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.francozeffirelli.it
vdr

Kariero

Kelkaj el liaj operaj dezajnoj kaj produktoraĵoj iĝis tutmonde klasikaĵoj.[2][3][4][5]

Zeffirelli kun Olivia Hussey dum la filmado de Romeo and Juliet en 1967.

Li estas konata pro kelkaj el la filmoj kiujn li reĝisoris, speciale pro la versio de 1968 de Romeo kaj Julieto, pro kiu li ricevis nomumon al la Academy Award. Lia versio de 1967 de The Taming of the Shrew (en itala "La Bisbetica domata") kun Elizabeth Taylor kaj Richard Burton restas la plej bone konata kinadaptaĵo de tiu sekŝpira teatraĵo. Lia serieto Jesuo de Nazareo (1977) ricevis kaj nacian kaj internacian laŭdojn kaj ĝi estis ofte elsendita televide por Kristnasko kaj Pasko en multaj landoj.

Kelkaj filmoj kaj filmaĵoj

  • La Bohème (1965; nur produktordezajno)
  • Florence: Days of Destruction (1966) (dokumenta kurto)
  • The Taming of the Shrew (1967)
  • Romeo and Juliet (1968)
  • Brother Sun, Sister Moon (1972)
  • Jesus of Nazareth (1977)
  • The Champ (1979)
  • Cavalleria rusticana (1978) kun Tatiana Troyanos kaj Plácido Domingo
  • Pagliacci (1978) kun Teresa Stratas, Sherrill Milnes kaj Plácido Domingo
  • Endless Love (1981)
  • Cavalleria rusticana (1982) kun Plácido Domingo kaj Elena Obraztsova
  • Pagliacci (1982) kun Plácido Domingo kaj Teresa Stratas
  • La Bohème (1982)
  • La Traviata (1983) kun Teresa Stratas kaj Plácido Domingo
  • Tosca (1985)
  • Otello (1986) kun Plácido Domingo kaj Katia Ricciarelli
  • Young Toscanini (1988)
  • Hamlet (1990)
  • Don Carlo kun Luciano Pavarotti kaj Daniela Dessì
  • Storia di una capinera (Sparrow; 1993) kun Sheherazade Ventura
  • Jane Eyre (1996)
  • Tea with Mussolini (1999)
  • Callas Forever (2002)

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj