Francisco Pi y Margall

hispana politikisto

Francisco (aŭ Francesc, laŭ la kataluna nomo) Pi i Margall (naskiĝis en 1824 en Barcelono, mortis en 1901 en Madrido) estis hispana politikisto, prezidento de la Unua Hispana Respubliko.

Francisco Pi y Margall
Persona informo
Francesc Pi i Margall
Francisco Pi y Margall
NaskonomoFrancisco Pi y Margall
Naskiĝo29-an de aprilo 1824 (1824-04-29)
en Barcelono
Morto29-an de novembro 1901 (1901-11-29) (77-jaraĝa)
en Madrido
TomboCivil Cemetery, Madrid (en) Traduki 40° 25′ 18″ Nordo 3° 38′ 08″ Okcidento / 40.421556 °N, 3.635572 °U / 40.421556; -3.635572 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
LingvojEsperantokatalunahispana vd
ŜtatanecoHispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Barcelono Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioFederacia Respublika Demokratia Partio (1868–)
Partio Demokratia (–1868) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Francisco Pi y Margall
Familio
GefratojJoaquim Pi i Margall (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oPetra Arsuaga Goicoechea (en) Traduki (1854–1901) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojFrancisco Pi y Arsuaga, Joaquín Pi y Arsuaga (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
esperantisto
advokato
ekonomikisto
ĵurnalisto
juristo
historiisto
verkisto
filozofo
ministro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enMadrido vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Pi estis unu el la unuaj defendantoj de la ideoj federalistaj en la hispana regno. Li ankaŭ defendis tezojn demokratajn kaj respublikistajn, kun certa proksimeco al la socialismo, pro kio li devis diversfoje ekziliĝi.

Post la sentronigo de la reĝino Izabela la 2-a de Hispanio en 1868 (La Glora Revolucio), li fariĝis deputito. Li defendis kiel formon de regado la respublikon, kiu fine alvenis en 1873. Dum pluraj monatoj li estis prezidento de la Unua Hispana Respubliko.

La ekstremigo de la federalista ideo, kiu kondukis al la memproklamado de diversaj kantonoj, parte senkreditigis liajn ideojn, kaj li devis rezigni.

Post la reveno de la monarkio en 1874 li parte retiriĝis. Poste li fondis propran gazeton, La Nova Reĝimo (kastilie El nuevo régimen), kaj post kelkaj jaroj denove fariĝis deputito, en radikala listo.

En 1898 li publikigis artikolon en sia gazeto, defendante novan lingvon, kiu antaŭ nelonge estis alveninta al Hispanio, nome Esperanton. Diversaj pioniroj de la esperanta movado en Hispanio kaj precipe en Katalunio, inter kiuj Frederic Pujulà i Vallès, iel rilatis al la ideoj de Pi i Margall.

Eksteraj ligiloj