Franca (urbo)

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo

Franca (oficiale portugale Município de Franca) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Ribeirão Preto kaj en la mikroregiono Franca. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 352 537 loĝantoj sur areo de 607,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 580 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 242 042. La teritorio havas komunan limon kun Patrocínio Paulista, Rifaina, Batatais, Claraval, Cristais Paulista, Ibiraci, Restinga, Ribeirão Corrente kaj São José da Bela Vista.

Franca
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Lando Brazilo
Regiono   Sudorienta regiono
Subŝtato San-Paŭlio
MezoregionoRibeirão Preto
MikroregionoFranca
Fondita1805
Telefonkodo16
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro352 537  (2022) [+]
Loĝdenso580 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 47° 24′ U (mapo)-20.538888888889-47.40083333333320° 32′ S, 47° 24′ U (mapo) [+]
Alto1 040 m
Areo607,33 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC-03:00
Franca (Brazilo)
Franca (Brazilo)
DEC
Situo de Franca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Franca [+]
vdr

Franca estas nomata "ĉefurbo de ŝuoj" ĉar en ĝi estas unu el la ĉefaj ŝuofabrikoj de Brazilo. En ĝi ankaŭ estas la ĉefaj teamoj de basketbalo de Brazilo.

Esperanto en Franca

Salvador Rocha estis pioniro de Esperanto en Franca jam en la fino de 20-a jarcento. Li ne nur instruis Esperanton, sed ankaŭ propagandis la lingvon per la spiritisma ĵurnaloNova Era”, kie li aperigis plurajn kaj interesajn artikolojn pri la lingvo.

De la loka grupo “Ĝardeno Esperantista Zamenhof”, sub aŭspicio de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo]] (EASP) kaj apogo de Sekretariejo pri Edukado kaj Kulturo, estis okazita la 21-a Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato San-Paŭlo, la 2-an, 3-an kaj 4-an de aprilo 1999, kun granda sukceso.

La temo de la renkontiĝo estis “Perspektivoj de Esperanto en la Proksima Jarmilo”. Kunordigis la eventon Symilde Schenk Ledon (komitatano A de UEA) kun partopreno de Ivon Barbosa, prezidanto de EASP, James Rezende Piton (ano de Amerika Komisiono de UEA), kaj Osvaldo Pires de Holanda, prezidanto de BEL.

La renkontiĝejo estis la impona “Colégio Champangnat”. Multe laboris por la sukceso de la evento Alzira dos Anjos, (kareseme nomata “Alzirinha”), prezidantino de Esperantista Zamenhof, kaj ŝia skipo. Elstara punkto de la renkontiĝo estis la partopreno de multaj infanoj, preskaŭ ĉiuj parolantaj Esperanton.

Eksteraj ligiloj