Fluorida acido

Fluorida acido estas akva solvaĵo kun fluorido de hidrogeno (HF). Ĝi estas la antaŭaĵo de preskaŭ ĉiuj fluoraj kombinaĵoj, inklude de la farmaciaĵoj kiel la fluoksetino, pli konata kiel Prozac, diversaj materialoj kiel la PTFE), pli konata kiel Teflon, kaj la elementa fluoro mem. Ĝi estas senkolora solvaĵo alte koroda, kapablanta dissolvi multajn materialojn, ĉefe la oksidojn. Ĝia kapableco pri vitrodissolvado estas konata ekde la 17-a jarcento, eĉ antaŭ ol Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) prepari ĝin en grandaj kvantoj en 1771. Pro ties alta reakcieco rilate al vitro kaj modera reakcieco rilate al multaj metaloj, la fluorida acido kutime konserviĝas en plastaj tenejoj, kvankam PTFE estas milde trapasebla tra ĝi.

Fluorida acido
akva solvaĵo • speco de kemiaĵo
hidrohalogena acido
Ĝeneralaĵoj
NomoFluorida acido
Kemia formulo

HF

CAS-numero-kodo7664-39-3
PubChem-kodo16211014
SMILES
Karakterizaĵoj
Denseco

1.15 g cm−3

Fandopunkto

−83.6 °C (−118.5 ; 189.6 K)

Bolpunkto

19.5 °C (67.1 ; 292.6 K)

Acideco (pKa)3.17
Solveblecokomplete solvebla
Refrakta indico1.00001
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R: 26/27/28 35
S: (1/2) 7/9 26 36/37/39 45
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

La gaso Fluorido de hidrogeno estas akuta veneno kapablanta tuje kaj porĉiame damaĝi pulmojn kaj korneojn de la okuloj. Akva solvaĵo kun fluorida acido estas kontakto-veneno kun potencialo por profundaj, komence sendoloraj brulvundoj kun sekvo de histomorto. Per interagado kun la kalcia metabolismo de la korpo, la koncentrita acido povas same kaŭzi sistema tokseco kaj eventuala korospira haltado[1] kaj fataleco, post kontakto kun 160 cm2 (aŭ 25 kvadrataj funtoj) da haŭto.

Oni kreditas al Edmondo Fremio (1814-1894) kiu unue malkovris la anhidran fluoridon de hidrogeno dum li penis izoli la fluoron.

Acideco

Fluorida acido estas klasifikita kiel malforta acido pro ties malalta konstanto pri dissociigo (pKa 3.17) kompare kun fortaj acidoj. Ĝi joniĝas en akva solvaĵo per similaj manieroj al aliaj ordinaraj acidoj:

HF + H2O + H3O+ + F

Ĝi estas la sola halogenida acido[2][3] kiu ne konsideriĝas forta acido,t.e., ĝi ne joniĝas komplete en diluitaj akvaj solvaĵoj.

Kiam la koncentriĝo de Fluorido de Hidrogeno alproksimiĝas 100%, la acideco draste pligrandiĝas pro la samasociiĝo[4]

3 HF + H2F+ + FHF

La dufluorida anjono (FHF) stabiliĝas de la tre forta hidrogeno-fluora hidrogena ligo.

Produktado

Fluorida acido produktiĝas per traktado de la mineralo fluorito (CaF2) kun koncentrita sulfata acido. Kiam kombinitaj je 265 °C, ĉi du substancoj reakcias kaj produktas fluoridon de hidrogeno kaj kalcia sulfato[5] laŭ la sekva kemia ekvacio:

CaF2 + H2SO4 → 2 HF + CaSO4

Kvankam komerce fluorito estas taŭga antaŭaĵo kaj plej granda fonto por monda produktado de fluorida acido, fluorido de hidrogeno ankaŭ produktiĝas kiel kromprodukto en la fabrikado de la fosfata acido, kiu originas el la mineralo apatito. La ercoj de apatito kutime enhavas kelkajn procentojn da fluoroapatito[6], kies acida digesto ellasas gasnubojn konsistigantaj el sulfura dioksido (el la Sulfata acido), akvo kaj HF, samkiel iomaj partiklaĵoj. Post separiĝo de la solidaĵoj, la gasoj traktiĝas per sulfata acido kaj oleumo aŭ fumiganta sulfata acido[7] por estigi HF-on anhidran. Kaŭze de la koroda naturo de la HF, ĝia produktado akompaniĝas per dissolvado de mineralaj silikatoj, tiamaniere ke, signifohavaj amasoj da fluorosilikataj acidoj generiĝas.

Mineralaj acidoj

Halogenidaj acidoj
HFFluorida acidoHClKlorida acidoHBrBromida acidoHIJodida acido
HFOHipofluorita acidoHClOHipoklorita acidoHBrOHipobromita acidoHIOHipojodita acido
HFO2Fluorita acidoHClO2Klorita acidoHBrO2Bromita acidoHIO2Jodita acido
HFO3Fluorata acidoHClO3Klorata acidoHBrO3Bromata acidoHIO3Jodata acido
HFO4Perfluorata acidoHClO4Perklorata acidoHbrO4Perbromata acidoHIO4Perjodata acido

Aliaj komponaĵoj

Referencoj