Flumenthal

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Flumenthal (stacidomo).

Flumenthal estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 982 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Flumenthal
Blazono de Flumenthal
Blazono de Flumenthal
Blazono de Flumenthal
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
DistriktoLebern
Geografia situo612114 / 231854 (mapo)47.23757.598611111111147° 14′ N, 7° 36′ O; CH1903: 612114 / 231854 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj982
Areo3,11 km²
Alteco430 m super marnivelo
Poŝtkodo4534
Komunumkodo2545
Mapo de Flumenthal
Mapo de Flumenthal
Mapo de Flumenthal
vdr

Geografio

Flumenthal situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Aro sude de la Soloturna Ĵuraso. La komunumo troviĝas proksimume en la mezo inter Oensingen kaj Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Flumenthal kaj la bienoj Egghof sur alteco de 477 m s.m., Scharlenmatt sur 467 m s.m., Höchi sur 455 m s.m., Flos sur 430 m s.m., Waldau sur 422 m s.m., kaj Unter dem Bord sur 425 m s.m.La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,11 km², de kiuj 24,8% estas kovritaj de arbaro, 48,9% servas por agrikulturo kaj 19,6% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Flumenthal limas en nordoriento al Attiswil (BE), en orientsudoriento al Wangen ĉe Aro (BE), en sudo al Deitingen, en okcidento al Riedholz, kaj en nordokcidento al Hubersdorf.

Trafiko

Tra Flumenthal pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno, kiu sur la komunuma teritorio kongruas kun la kantona ĉefvojo de Bazelo al Soloturno. Per haltejo ĉe la trama etspura fervojlinio de Niederbipp al Soloturno Flumenthal estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn oriento, inter Wangen ĉe Aro kaj Wiedlisbach.

Historio

Ek de proksimume 1050 Flumenthal apartenis al la Senjorujo Balm, kiu en la jaro 1411 estis akritita de la urbo Soloturno. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Fulmenthal formis parton de la samnoma voktejo. Ekde la jaro 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Lebern.[2]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj