Ficciones

novelaro far Jorge Luis Borges

Ficciones (Fikcioj) estas kolekto de rakontoj verkita de Jorge Luis Borges, publikita en 1944 kaj komponita de du partoj: nome El jardín de senderos que se bifurcan (La ĝardeno de disduiĝantaj vojoj) kaj Artificios (Artifikoj); ĝi havas du enkondukojn.

Ficciones
novelaro
Aŭtoroj
AŭtoroJorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvohispana lingvo
Eldonado
Eldondato1944
EldonejoEmecé Editores
HonorigojLa 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Ficciones.

La specializita kritikaro laŭdis ĝin kiel unu de la libroj kiuj helpis difini la direkton de la universala literaturo de la 20-a jarcento.[1][2] Krome, ĝia publikigo en 1944 metis la figuron de Borges en unua rango de la universala literaturo.[3] Ĝi estis inkludita en la listo de la 100 plej bonkvalitaj romanoj en hispana lingvo en la 20-a jarcento fare de la hispana ĵurnalo «El Mundo»,[4] same kiel ankaŭ en la listo de la 100 libroj de la 20-a jarcento fare de la franca ĵurnalo "Le Monde" kaj en la 100 plej bonkvalitaj libroj de ĉiuj tempoj fare de la Libroklubo de Norvegio.[5]

Enhavo

El jardín de senderos que se bifurcan

  • Tlön, Uqbar, Orbis Tertius, kie la aŭtoro proponas reprezenton totaligan de la mondo tra la rezultoj de personaj ĉiutagaj esploroj. La apokrifa versio de volumo de la Brita Enciklopedio kondukas al la malkovro de unua enciklopedio de Tlön. Tlön estas la frukto de lacaj generacioj de homoj kiuj sekrete kaj rigore ideigis kaj diagramigis universon de ekstrema ideismo.
  • El acercamiento a Almotásim (Alproksimiĝo al Almotasimo),
  • Pierre Menard, autor del Quijote (P.M. aŭtoro de Kiĥoto), nome klopodo reprodukti la popularan verkon de Miguel de Cervantes Saavedra, nome la Kiĥoto.
  • Las ruinas circulares (La cirklaj ruinoj), rezulto el elŝipiĝo iun nokton de maljunulo en insulo kiu havas cirklajn ruinojn damaĝitajn de incendio.
  • La lotería en Babilonia (La loterio en Babilono), pri loterio kiu disdonas ne nur premiojn, sed ankaŭ punojn.
  • Examen de la obra de Herbert Quain (Esplorado de la verkaro de H.Q.), laŭ aspekto de eseo oni kreas tekston kiu formiĝas per simetrioj.
  • La biblioteca de Babel (La biblioteko de Babelo), pri mistera biblioteko komponita de elementoj kaj subelementoj matematike disponitaj, el bretaroj al nombro de literoj en libroj.
  • El jardín de senderos que se bifurcan (La ĝardeno de disduiĝantaj vojoj), nome krimrakonto kiu temas pri la trovo, fare de la doktoro Ĝu Cun, de senfina labirinto dum li fuĝas de la kapitano Richard Madden, kiu intencas murdi lin.

Artificios

  • Funes el memorioso (Funes la memorkapabla), kies protagonisto suferas pro hipermnezio, nome simptomo de la sciegula simptomaro kaj memoras ĉion kaj ne kapablas forgesi.
  • La forma de la espada (La formo de la glavo), rakontas la historion de cikatro de viro, kuntekstita en du historiaj momentoj, el kiuj unu en la Milito por la Sendependigo de Irlando en 1922: la epizodo estas pri malkuraĝo.
  • Tema del traidor y del héroe (Temo de la perfidulo kaj de la heroo), estas alia historio en Irlando nun en 1824. Iu rakontas la murdon de sia avo, lia perfido kaj konspiro.
  • La muerte y la brújula (La morto kaj la kompaso), pri detektivo Erik Lönnrot, apogita de policano Franz Treviranus, esploras tri murdojn ŝajne interplektitajn kaj finfine rezultajn en nur unu, kies viktimo estos la detektivo Lönnrot mem.
  • El milagro secreto (La sekreta miraklo), pri Jaromir Hladík kaj lia revo pri eterna ŝako. Poste venas lia aresto kaj posta mortokondamno fare de la Gestapo pro traduko troe laŭdita de Sefer Jezirah, kaj la sekreta miraklo kiu okazas tuj antaŭ lia finfina ekzekuto.
  • Tres versiones de Judas (Tri versioj de Judaso), estas ia apologio de Judaso Iskarioto.
  • El fin (La fino), Borges rakontas la morton de Martín Fierro.
  • La secta del Fénix (La sekto de la Fenikso), pri sekto kies akso estas la sekreto.
  • El Sur (La sudo), pri iu kiu vundiĝas je la frunto.

Notoj