Fernán González
Fernando González aŭ Fernán González[1] (en la tiutempa latinlingva dokumentaro, Fredinandus Gundisalviz; Kastelo de Lara, ĉ. 910; Burgoso, 970), plej konata en la eposoj kaj postaj kronikoj kiel Fernán González, estis grafo de Kastilio kaj de Arabo (931-944 kaj 945-970).
Fernán González | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Fredinandus Gundisalviz | |||||
Naskonomo | Fredinandus Gundisalviz | ||||
Naskiĝo | ĉ. 910 en Lara de los Infantes | ||||
Morto | 970 en Burgoso | ||||
Tombo | Provinco Burgoso ![]() | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Lara vd | ||||
Patro | Gonzalo Fernández of Castile (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Muniadona (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Sancha Sánchez of Pamplona (en) ![]() Urraca Garcés of Pamplona (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Gonzalo Fernández de Castilla (en) ![]() ( ![]() ![]() Urraca Fernández (en) ![]() ( ![]() ![]() Muniadona Fernández de Castilla (en) ![]() ( ![]() ![]() García Fernández of Castile (en) ![]() ( ![]() ![]() Sancho Fernández de Castilla (en) ![]() ( ![]() ![]() Munio Fernández de Castilla (en) ![]() ( ![]() ![]() Fronilde Fernández de Castilla (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis filo de Muniadona kaj de Gonzalo Fernández,[2] kiu estis nomumita grafo de Burgoso kaj de Kastilio,[3] laŭ indikoj de la dokumento "Carta Puebla de Brañosera", Munio Núñez estus lia antaŭulo.[4]
Li ludis gravan rolon en la militoj kaj heredaj konfliktoj de la Reĝlando Leono. Lia vivo kaj faroj estis pligrandigitaj per anonima poemo, nome la "Poema de Fernán González", verkita inter 1250 kaj 1271, kaj konservita per nekompleta kopio de la 15-a jarcento. Kvankam «...li pasis al la historio kiel la unua sendependa grafo aŭ kiel la unua suverena grafo de Kastilio» ne ekzistas «unusola historia atestilo kiu certigu pri tiu supozita sendependo kaj apartigo de la monarkio leona» kaj la unua fojo ke oni mencias tian sendependon aŭ suverenecon estis en la "Crónica najerense", verkita ĉirkaŭ ducent jarojn post la morto de la grafo, kiu priskribante lian genealogion, diras ke «li estis la unua kiu eligis kastilianojn el la jugo de la leona dominado (...) laŭ oni diras», per klara aludo al la menestralaj kantaroj.[5]
Notoj
Bibliografio
- Martínez Díez, Gonzalo (2005). El Condado de Castilla (711-1038). La historia frente a la leyenda. Valladolid: Junta de Castilla y León. ISBN 84-9718-275-8.
- Torres Sevilla-Quiñones de León, Margarita Cecilia (1999). Linajes nobiliarios de León y Castilla: Siglos IX-XIII. Salamanca: Junta de Castilla y León, Consejería de educación y cultura. ISBN 84-7846-781-5.