Ferdinand Bol

nederlanda pentristo de la 17a jarcento

Ferdinand BOL (24a de Junio 1616 – 24a de Aŭgusto 1680) estis nederlanda pentristo, gravuristo kaj desegnisto.

Ferdinand Bol
Persona informo
Naskiĝo31-an de majo 1616 (1616-05-31)
en Dordrecht,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Morto30-an de junio 1680 (1680-06-30) (64-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Lingvojnederlanda
ŜtatanecoRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ferdinand Bol
Okupo
Okupopentristo
gravuristo
artkolektanto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojQuirinus Stercke
vdr

Kariero

Portreto de Elisabeth Bas, de Ferdinand Bol.

Kvankam liaj survivantaj verkoj estas raraj, ili montras influon de Rembrandt; kiel ĉe lia majstro, Bol preferis historiajn temojn, portretojn, nombrajn memportretojn, kaj solajn figurojn en ekzotaj vestaĵoj.[1]

Li estis metilernanto en sia denaska Dordrecht kaj poste en Utreĥto. Post 1630, li studis kun Rembrandt, loĝante en lia hejmo en Sint Antoniesbreestraat, tiam moda strato kaj areo por pentristoj, juvelistoj, arkitektoj, kaj multaj flandraj kaj judaj enmigrantoj. En 1641, Bol malfermis sian propran atelieron.

En la 1650-aj jaroj li iĝis gravulo en Amsterdamo kaj ricevis multajn komisiojn. Probable lia plej bone konata pentraĵo estas portreto de Elisabeth Bas, edzino de ŝipoficiro Joachim Swartenhondt kaj gastejestro ĉe placo Dam. Tiu kaj multaj aliaj liaj pentraĵoj en la 19-a jarcento estis false atribuitaj al Rembrandt.

Galerio (kelkaj verkoj)

Referencoj

Eksteraj ligiloj