Federico Mompou

Frederic Mompou i Dancausse, ankaŭ Federico Mompou (Barcelono, 16-a de aprilo de 1893 - 30-a de junio de 1987), estis komponisto hispana, konata ĉefe pro sia komponaĵoj por piano kiel soloa instrumento.

Federico Mompou
Frederic Mompou (1980)
Frederic Mompou (1980)
Persona informo
Naskiĝo16-an de aprilo 1893 (1893-04-16)
en Barcelono
Morto30-an de junio 1987 (1987-06-30) (94-jaraĝa)
en Barcelono
TomboMontjuïc Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojkatalunahispana
ŜtatanecoHispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materConservatori Superior de Música del Liceu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oJosep Mompou i Dencausse (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oCarme Bravo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li studis en Barcelono kaj poste en Parizo. Pro la Unua Mondmilito, li revenis al Barcelono, kie publikigis siajn unuajn komponaĵojn. Post la milito revenis al Parizo kaj tiam konis la plej gravajn muzikistojn tiuepokajn. Pro la Dua Mondmilito, li revenis denove en 1940 al Barcelono, kie plue komponis. Dum konkurso de piano, li konis la pianistinon Carmen Bravo, de kies interpretado de Schumann enamiĝis, kaj en 1957 ili geedziĝis.

Li verkis ĉefe malgrandajn muzikpecojn. Lia ĉefa inflo estis la franca impresionismo, krom Erik Satie kaj ĉefe Gabriel Fauré kaj Francis Poulenc. En multaj el tiuj malgrandaj pecoj, Mompou prenas melodiojn de la kataluna folkloro, adaptante ilin al sia muziko. Tiu ofte uzas rememorojn de la sono de la bronzaj sonoriloj, infana memoro de la fabriko de sonoriloj kie laboris lia avo.

Selektaj verkoj

Komponaĵoj por piano kiel solooj

  • Música Callada (Primer cuaderno - 1959, Segundo cuaderno - 1962, Tercer cuaderno - 1965, Cuarto cuaderno - 1967)
  • Paisajes (1942-1960)
  • Variations sur un thème de Chopin (1938-1957)
  • Souvenirs de l'Exposition (1937)
  • Préludes (1927-1960)
  • Cançons i danses (1921-1963)
  • Dialogues (1923)
  • Trois variations (1921)
  • Charmes (1920-1921)
  • Fêtes lontaines (1920)
  • Cants màgics (1917-1919)
  • Suburbis (1916-1917)
  • Scènes d’enfants (1915-1918)
  • Pessebres (1914-1917)
  • Impresiones intimas (1911-1914)
  • Canción de cuna (1951)

Komponaĵoj por voĉo kaj piano

  • Cantar del alma (1951)
  • Combat del somni (1942-1950)
  • Comptines (1926-1943)
  • Cuatro Melodías (1925)
  • L'hora grisa (1916)

Komponaĵoj por gitaro soloista

  • Suite Compostelana (1962), dediĉita al Andrés Segovia

Komponaĵoj por koruso kaj orkestro

  • Los Improperios (1964)

Eksteraj ligiloj