Fallen Astronaut
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Falinta Astronaŭto | |
Paul Van Hoeydonck, Fallen Astronaut, 1971 | |
Aluminia statuo | |
8.5 × {{{larĝeco}}} cm | |
Luno (Mons Hadley) | |
Fallen Astronaut (Falinta Astronaŭto) estas skulptaĵo de aluminio kreita de Paul Van Hoeydonck. Ĝia alteco estas 8.5 centimetroj. Ĝi estas malgranda figuro, kiu celas reprezenti astronaŭton vestitan kun ĝia kosmovesto kaj intencas omaĝi la astronaŭtojn kaj la kosmonaŭtojn kiuj mortis dum la progreso de la kosma esploro. La homekipo de Apollo 15 metis la skulptaĵon sur la Luno en Hadley Rille la 1-an de aŭgusto 1971, kune kun plato kiu listigas la dekkvar homojn konitajn en tiu epoko kiuj mortis tiel.
La ekipo kaŝis la ekziston de la memorigaĵo ĝis la kompleto de la misio. Post la publika malkaŝo, la National Air and Space Museum petis kaj ricevis kopion de la skulptaĵo. Polemiko sekvis, ĉar Van Hoeydonck faris malsaman interpreton de la akordo farita kun la astronaŭtoj kaj klopodis vendi 950 kopiojn de la statuo. Li haltis pro la insisto de NASA, kiu havas striktan regularon kontraŭ la komerca ekspluatado de la usona kosma programo.
Dum la misio Apollo 15, ĵus antaŭ la fino de sia laboro sur la surfaco de Luno je la 1-a de aŭgusto 1971, Scott metis sekrete la skulptaĵon Fallen Astronaut kaj platon listigante la nomojn de ok usonaj astronaŭtoj kaj de ses sovetaj astronaŭtoj kiuj mortis dum ilia servo:
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fallen astronaut en la angla Vikipedio.