Evika Siliņa

latva politikistino

Evika SILIŅA (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1975 en Rigo, Latva SSR, Sovetunio) estas latvia politikisto [1][2]. En septembro 2023, ŝi estis nomumita Ĉefministro de Latvio [3]. Ŝi antaŭe estis Ministro de Sociaj Aferoj en la registaro de Krišjānis Kariņš [4].

Evika Siliņa
Persona informo
Evika Siliņa
Naskiĝo3-an de aŭgusto 1975 (1975-08-03) (48-jaraĝa)
en Rigo
Lingvojlatva vd
ŜtatanecoLatvio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Latvio Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioUnueco
Reforma partio de Valdis Zatlers
New Unity (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Siliņa studis juron ĉe la Universitato de Latvio de 1993 ĝis 1997. Ŝi tiam magistriĝis pri sociaj sciencoj, internacia juro kaj Eŭropunia juro [5]. Ŝi havas la latvan kiel sia gepatra lingvo, kaj ankaŭ estas flua en la angla kaj la rusa. Siliņa laboris kiel komerca advokato de 2003 ĝis 2012 kaj poste de 2013 ĝis 2019 en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

En 2022, ŝi reprezentis senatelektojn por la Unuecpartio (Vienotība) kaj estis elektita al la 14-a Saeima. En decembro 2022, ŝi estis nomumita Ministro de Sociaj Aferoj. Post la eksiĝo de Kariņš, ŝi estis petita fare de prezidanto Edgars Rinkēvičs por formi novan registaron en septembro 2023 [6].

Referencoj

Eksteraj ligiloj