Eva Perón

Argentina aktorino kaj politikisto (1919–1952)

María Eva DUARTE (post edziniĝo de PERÓN) [maria eba dŭarte de peron'] (Los Toldos, 7-a de majo 1919 - Buenos Aires, 26-a de julio 1952). Argentina politika personego de la 20-a jarcento.

Eva Perón
La 2-a edzino de argentina prezidento
La 2-a edzino de argentina prezidento
Persona informo
María Eva Duarte de Perón
NaskonomoMaría Eva Duarte
Naskiĝo7-an de majo 1919 (1919-05-07)
en Argentino Los Todos, Argentino
Morto26-an de julio 1952 (1952-07-26) (33-jaraĝa)
en Argentino Buenos Aires, Argentino
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perUterkola kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboTombejo Rekoleta Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoArgentino Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioFemale Peronist Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Eva Perón
Familio
GefratojJuan Ramón Duarte Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oJuan Domingo Perón
Profesio
Okupopolitikisto
sindikatisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
filmaktoro
teatra aktoro
sufrageto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPolitiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Unua damo de Argentino
Dum1945 – 1952
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis radioaktoro. En 1945, ŝi iĝis la 2-a edzino de Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino. Pro ŝia malaltklasa ekvivo, ŝi zorgis kaj politike celis pri descamisados ( [deskamisados], "senĉemizuloj"). Ŝi organizis almozan fondaĵon por helpi malriĉulojn. Por ŝi, ne malkongruis laboradegi por malriĉuloj kaj sin vesti lukse kaj multekoste. Evita ([ebita], "Evonjo" - kvankam ĝi hazarde ankaŭ signifas (ŝi) evitas), kiel ŝi estis konata, estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sian edzon. Malgraŭ sia popularegeco inter popolamasoj, eĉ personkulta, tamen ŝi klopodis ligi ŝian edzon al la sukceso.

En 1947, ŝi sukcesis leĝigi la virinan balotrajton. Ŝi vojaĝis al Eŭropo. Post la Hispana Enlanda Milito, ŝi vizitis Hispanion portante ŝarĝon da nutraĵoj bezonegataj, malgraŭ la internacia bojkoto kontraŭ la rego de Francisco Franco.

En 1951, ŝi intencis formaligi sian potencon, kandidatante por vicprezidenteco, sed armeestroj malpermesis tion. Ŝi kancere mortis en 1952. La argentinanoj funebris ŝin.

Ŝia vivo inspiris la muzikteatraĵon Evita de Andrew Lloyd Webber, poste filmitan kun Madonna rolanta Evita-n. Ŝi ankoraŭ estas mito de la peronisma movado justicialismo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj