Europeana

cifereca biblioteko

Europeana estas la projekto de la Eŭropa Unio oficiale lanĉita la 20-an de novembro 2008 kiel eŭropa cifereca biblioteko, muzeo kaj arkivo.

Europeana
emblemo
cifereca biblioteko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco20-a de novembro 2008 vd
Geografia situo, 4° 19′ 36″ O (mapo)52.080644.3267552° 4′ 50″ N, 4° 19′ 36″ O (mapo)
Lando(j)Nederlando vd
SidejoNacia Biblioteko de Nederlando
Europeana (Hago)
Europeana (Hago)
DEC
Map
Europeana
RetejoOficiala retejo
vdr
La emblemo de Europeana.

Ĝi estas alirebla en oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio kaj prezentas ĉirkaŭ ses milionojn da objektoj en elektronika formo: librojn, dokumentojn, fotojn, pentraĵojn, filmojn kaj sonregistraĵojn el la plej grandaj eŭropaj kolektoj.

Slogano de la projekto estas Europeana = pensi pri la kulturo.

La objektoj de Europeana

  • bildoj - pentraĵoj, desegnoj, mapoj, fotoj, fotoj de muzeaj objektoj
  • tekstoj - libroj, gazetoj, leteroj, taglibroj, arkivaj dokumentoj
  • sonoj - muziko kaj parolo el fonografoj, sonbendoj, diskoj kaj radio-elsendoj
  • videoj - filmoj, aktualaĵoj, televidaj elsendoj

La objektoj devenas el muzeoj, galerioj, bibliotekoj, arkivoj kaj aŭdo-vidaj kolektoj.

Europeana entenas dokumentojn en Esperanto, grandparte el la Bitoteko[1] de Hispana Esperanto-Federacio, kiu aliĝis al ĝi en 2013.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj