Eugène Ionesco

Eugène IONESCO [eĵen jonesko], rumane Eugen IONESCU [euĝen ionesku] (naskiĝis la 26-an de novembro 1909, mortis la 28-an de marto 1994) estis franca dramisto rumandevena. Li estas grava reprezentanto de la Absurda Teatro. Li deklaris kiel naskiĝjaron 1912, la jaron en kiu mortis lia antaŭulo Ion Luca Caragiale, kies daŭriganto li konsideris sin.

Eugène Ionesco
Persona informo
Eugène Ionesco
Eugen Ionescu
NaskonomoEugen Dimitri Ionescu
Naskiĝo26-an de novembro 1909 (1909-11-26)
en Slatina
Morto28-an de marto 1994 (1994-03-28) (84-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
TomboTombejo de Montparnasse Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioOrthodox Christian vd
Lingvojfrancarumana vd
ŜtatanecoRumanio
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Bukareŝto
Fraţii Buzeşti National College (en) Traduki
Carol I National College (en) Traduki
Saint Sava College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioTransnational Radical Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oRodica Ionesco (en) Traduki (1936–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj1
Profesio
Okupodramaturgo
taglibristo
ilustristo
literaturkritikisto
poeto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoTeatra arto, literatura aktiveco, dramo kaj poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1932–1994 vd
Verkado
VerkojThe Chairs ❦
Rinoceroj ❦
The Killer ❦
The New Tenant ❦
La kalva kantistino vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Eugène Ionesco naskiĝis en Slatina, Rumanio, kiel filo de rumana patro kaj franca patrino rumanidevena. La jarojn inter 1913 kaj 1925 li pasigis ĉefe ĉe sia patrino en Francio. Post la divorco de siaj gepatroj li trapasis la abiturientan ekzamenon en Bukareŝto kaj studis tie filozofion kaj literaturon. En la Bukareŝta universitato li renkontis Emile Cioran kaj Mircea Eliade, kiuj restis liaj amikoj dum la tuta vivo. En la rumana lingvo li tiutempe publikigis kelkajn poemojn kaj eseojn, kaj verkis la teatraĵon Englezeşte fără profesor ("La angla sen instruisto"), kiu estas rumanlingva antaŭulo de La kalva kantistino.

Post la studado Ionesco instruis la francan lingvon en gimnazio. En la jaro 1936 li edziĝis. Por doktoriĝi li en 1938 revenis al Francio. Post dumtempa restado en Rumanio (1939 ĝis 1941) li konstante vivis en Parizo.

Post la dua mondmilito kelkaj el liaj dramoj aperis sursceneje, kaj Eugène Ionesco fariĝis fama dramisto. En la jaro 1970 li fariĝis membro de la Franca Akademio. Li mortis la 28-an de marto 1994 en Parizo.

Listo de verkoj

Teatraĵoj

  • La cantatrice chauve (unua surscenigo 1950, libroforme 1954)
  • La leçon (unua surscenigo 1951, libroforme 1954)
  • Les chaises (unua surscenigo 1952, libroforme 1954)
  • Victimes du devoir (unua surscenigo 1953, libroforme 1954)
  • Amédée ou Comment s'en débarrasser? (1954)
  • Jacques ou La soumission (1954)
  • Tueur sans gages (1958)
  • Rhinocéros (1959) Rinocero
  • Le roi se meurt (1963)
  • Le piéton de l'air (1963)

Aliaj publikaĵoj

  • Notes et contre-notes ( eseoj, 1962)
  • Journal en miettes (taglibro, 1967)
  • Découvertes (memoroj, 1969; kun ilustraĵoj de la aŭtoro)

En Esperanto