Etropole

urbo en Bulgario

Etropole (origine bulgare en cirila alfabeto Етрополе), estas urbeto kaj komunumo en okcidenta Bulgario, ĉirkaŭ 80 km nordoriente de Sofio, inter la najbaraj urbetoj Botevgrad je 25 kilometroj pli nordokcidente kaj Pirdop je 30 kilometroj pli sudoriente. La urbeto estas parto de la provinco Sofio. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 10 082 loĝantoj sur areo de 119,14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 85 loĝantoj/km².

Etropole · Етрополе
municipa ĉefloko
urbo en Bulgario Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Bulgario
Provinco provinco Sofio
Poŝtkodo2180
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro10 082  (2024) [+]
Loĝdenso85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 24° 0′ O (mapo)42.82879623.99237642° 50′ N, 24° 0′ O (mapo) [+]
Alto618 m [+]
Areo119,14 km² (11 914 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]
Etropole · Етрополе (Bulgario)
Etropole · Етрополе (Bulgario)
DEC
Situo de Etropole · Етрополе

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Etropole [+]
vdr
la horloĝa horo de 1710

Krom la centra urbeto Etropole, la komunumo ankoraŭ konsistas el la vilaĝoj Bojkovec (Бойковец), Brusen (Брусен), vilaĝeto Gorunaka (Горунака, en 2021 havis nur 4 loĝ., parto de la urbeto Etropole), Laga (Лъга), Lopjan (Лопян), vilaĝeto Malki Iskar (Малки Искър, parto de la vilaĝo Brusen), vilaĝeto Oselna (Оселна, en 2021 havis nur 8 loĝ., parto de la vilaĝo Brusen), Ribarica (Рибарица) kaj Jamna (Ямна).

Eksteraj ligiloj