Etilformiamido

N,N-Etilformiamido
Kemia formulo
C3H7NO
Etilformiamido
Plata kemia strukturo de la
N,N-Etilformiamido
Etilformiamido
Tridimensia kemia strukturo de la N,N-Etilformiamido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Etila formilamido
  • Formil-etilamino
  • N,N-Etilformiamido
CAS-numerm-kodo627-45-2
ChemSpider kodo11815
PubChem-kodo12319
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora likvaĵo
Molmaso73,095g mol−1
Denseco0,951 g/cm−3[1]
Fandpunkto-60°C [2]
Bolpunkto202-204°C [3][4]
Refrakta indico 1,4327
Ekflama temperaturo67°C [5]
SolveblecoAkvo:solvebla
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP264, P264+265, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+317, P337+317, P362+364
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

EtilformiamidoN,N-Etilformilamido estas organika kombinaĵo kaj sekundara amino, konsistanta je etila grupo kaj formila grupo ligitaj al nitrogenatomo. Etilformiamido estas senkolora likvaĵo, solvebla en akvo, uzata en kemiaj sintezoj kun fungicidaj proprecoj. Formiligaj komponaĵoj estas gravaj peraĵoj en la sintezoj de drogoj, insekticidoj, pesticidoj, pigmentoj kaj parfumoj. Etilformiamido ankaŭ estas antaŭaĵo en la produktado de la etila izocianato. Per senkarboniligo (-CO) etilformiamidoj iĝas en etilaminojn kaj karbonan unuoksidon.

Strukturaj izomeroj
Dumetil-formiamido
N-Etilformiamido
Propanamido
Ili estas izomeroj (kemia formulo:C3H7NO) sed malsimilas en la distribuado de la funkciaj grupoj: en la unua kombinaĵo du metilaj grupoj kaj unu karboksila grupo ligiĝas al la nitrogenatomo; en la dua la nitrogenatomo ligiĝas al unu grupo etila kaj al alia grupo formiila kaj en la propanamido la nitrogenatomo ligiĝas al unu propanoila grupo. Oni ne menciu la hidrogenatomojn.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de etilformiamido per traktado de etila formiato kun etilamino:

+ +

Reakcio 2

  • Preparado de etilformiamido per traktado de etilamino kun formiila klorido:

+ +

Reakcio 3

  • Preparado de etilformiamido per traktado de N-kloroetilamino kun formaldehido:

+ +

Reakcio 4

  • Preparado de etilformiamido per traktado de kloroetano kun formiamido:

+ +


Vidu ankaŭ

Referencoj