Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Etila izocianato aŭ C3H5NO estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la izocianata acido kaj etila alkoholo. Etila izocianato estas senkolora, toksa likvaĵo kun penetranta odoro kaj pli maldensa ol akvo, uzata kiel analiza reakciaĵ o en kemiaj sintezoj kaj en la fabrikado de agrikulturaj pesticidoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Etila izocianato estas nesolvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Etila izocianato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.
Trimerizo de la etila izocianato: Etila izocianato reakcias kun ĝi mem kaj estigas polimerojn kun alta molekula maso. En ĉeesto de kataliziloj, etila izocianato reakcias kun ĝi mem produktante solidan trimeron, konatan kiel trietila izocianurato: