Erzsi Lengyel
Erzsi Lengyel [erĵi lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Erzsi estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto. Ŝia edzo estis József Petrik.
Erzsi Lengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1929 en Nagykáta |
Morto | 21-an de majo 2012 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1954) |
Familio | |
Edz(in)o | József Petrik (1953–1995) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsi Lengyel[1][2] naskiĝis la 23-an de februaro 1929 en Nagykáta, ŝi mortis la 21-an de majo 2012 en Budapeŝto.
Biografio
Erzsi Lengyel aliĝis amatore al Teatro Kisfaludy jam en 1945. Ŝi akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi en 1951, poste en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1954 laŭ speciala kurso. Dum kaj post siaj studoj ŝi ludis en pluraj teatroj (Nacia Teatro (Szeged), Teatro Ifjúsági). Ŝi partoprenis en fondo de eksperimenta scenejo en 1960, krome ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi ricevis premiojn en 1953 kaj 1956. Ŝi vidviniĝis en 1995.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Puck
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Maria
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - Marcsa
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – Iluska (ina ĉefrolo)
- Endre Fejes: Rozsdatemető - Eszti
- Ferenc Lehár: A mosoly országa - Mi
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Stázi
- Marica grófnő - Liza
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Ifjú szívvel (1953) - Margit Szeder
- Micsoda éjszaka! (1958)
- Felmegyek a miniszterhez (1962)
- Szerelem első vérig (1986)
- Bliccelök (mallonga filmo, 1997)
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- Egy óra múlva itt vagyok (serio, 1971)
- T.I.R. (serio, 1987)
- A Szórád-ház (serio, 1997)
Fontoj
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka