Ernő Csiki

CSIKI Ernő (ĉiki) aŭ (CSÍKI Ernő), Dietl estis hungara entomologo, ano korespondanta de la MTA (1925) naskita en Zsilyvajdejvulkány la 22-an de oktobro 1875 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de julio 1954.

Ernő Csiki
Persona informo
Naskiĝo22-an de oktobro 1875 (1875-10-22)
en Vulcan
Morto7-an de julio 1954 (1954-07-07) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 36/1-1-60 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoentomologo
redaktoro
muzeologo
bestokuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memortabulo de Ernő Csiki

Kariero

Csiki finis en la Veterinara Akademio de Budapeŝto. De 1897 li dungiĝis al Magyar Nemzeti Múzeum; de 1920 li estis direktoro komisiita, de 1924 ĝis 1933 direktoro nomumita. Li partoprenis en la tria azia ekspedicio de Jenő Zichy (1898) kaj alportis riĉan kolekton el Siberio, Mongolio kaj Ĉinio. Antaŭ la unua mondmilito li kolektis en Bosnio kaj Dalmatio, en jaroj 1916-18 en Albanio. En la jaroj 1920-aj li partoprenis en la organizado de la Hungara Biologia Stacio de Tihany. Li estis prezidanto de la Magyar Rovartani Társaság (Hungara Entomologia Asocio) kaj iomtempe vicprezidanto de la Természettudományi Társaság (Naturscienca Asocio). Li estis kunlaboranto de la Catalogus Coleopterorum.

Verkoj

  • Magyarország bogárfaunája (I-II, Bp., 1905 1909);
  • Verzeichnis der während der Forschungsreisen M. v. Déchys im Kaukasus gesammelten Käfer (Déchy Mór: Kaukázus III. Berlin, 1907);
  • Csíki Ernő állattani kutatásai Albániában (Bp., 1923-40);
  • Die Käferfauna des Karpatenbeckens (Bp., 1946).

Fontoj