Eppe-Sauvage

Eppe-Sauvage estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 218 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Eppe-Sauvage
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
StatusoKomunumo
LandoFrancio
RegionoHauts-de-France
DepartementoNord Nord
ArondismentoAvesnes-sur-Helpe
KantonoTrélon
INSEE kodo59198 [+]
Poŝtkodo59132
Kodo laŭ INSEE59198
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ino Viviane Desmarchelier
2008-2014
Demografio
Loĝantaro218 (1 999)
Loĝdenso13 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj50°07′13″N 4°10′45″O  /  50.12028°N, 4.17917°O / 50.12028; 4.17917 (Eppe-Sauvage) (mapo) 4°10′45″O  /  50.12028°N, 4.17917°O / 50.12028; 4.17917 (Eppe-Sauvage) (mapo)
Alto172 m - 257 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo16,67 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Situo de Eppe-Sauvage en Francio
50° 07′ 13″ Nordo 4° 10′ 45″ Oriento / 50.1202777778 °N, 4.17916666667 °O / 50.1202777778; 4.17916666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eppe-Sauvage [+]
vdr

Ĝi estas trafluata de la rivero Helpe Majeure.

Geografio

Eppe-Sauvage estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne.

La vilaĝo Eppe-Sauvage troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Eppe-Sauvage etendiĝas sur 16,67 km².

Vidindaĵoj

En Eppe-Sauvage viziteblas la preĝejo Saint-Ursmar kaj la kapelo Linières. La "kastelo de Willies" aŭ "kastelo Cavrois" estis fakte eksa forĝejo, kiu estis detruita okaze de la konstruado de la akvobaraĵo de Val Joly.

Lokaj famuloj

S-ro Gilbert Tilmant (1921-2006) longdaŭre restis urbestro de Eppe-Sauvage, ekde 1977 ĝis 2001.

Administrado

Eppe-Sauvage apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro

Vidu ankaŭ