Enno

komunumo de Italio

Enno (itale Enna, sicilie Castruggiuvanni) estas itala komunumo el 27 011 loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma provinco, en Sicilio. La urbo nomiĝis Castrogiovanni ĝis la jaro 1927, kiam ĝi reprenis sian antaŭan malnovan nomon Enna. Ĝi estas konata pro tio ke ĝi estas la plej alta provinca ĉefurbo en Eŭropo, 931 metroj super la marnivelo. Ĝi apartenas al la regiono Sicilio kaj al la provinco Enna. Fine de 2023 en la komunumo vivis 25 512 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Agira, Aidone, Assoro, Calascibetta, Caltanissetta (CL), Gangi (PA), Leonforte, Piazza Armerina, Pietraperzia, Santa Caterina Villarmosa (CL), Valguarnera Caropepe kaj Villarosa.

Enno
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Sicilio
ProvincoEN Enna
Geografia situo, 14° 16′ O (mapo)37.56666666666714.26666666666737° 34′ N, 14° 16′ O (mapo)
Alto super marnivelo1.196 m
Areo357 km²
Loĝantaro25 512 (2023)
Loĝdenso71 loĝantoj/km²
SubdividaĵojEnna bassa, Pergusa, Borgo Cascino, Calderari , Bondo Ennate
Najbaraj komunumojAgira, Aidone, Assoro, Calascibetta, Caltanissetta (CL), Gangi (PA), Leonforte, Piazza Armerina, Pietraperzia, Santa Caterina Villarmosa (CL), Valguarnera Caropepe kaj Villarosa
PatronoMaria
Festa tago2-a de julio
Nomo de loĝantojennesi
Poŝtkodo94100
Imposta kodoC342
Kodo laŭ ISTAT086009
Telefona prefikso0935
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr
Panoramo

La urbo ricevis plurajn difinaĵojn: Urbs Inexpugnabilis, (urbo nekonkerebla) de la romianoj pro ĝia nekonkerebleco, Ombelico di Sicilia, (umbiliko de Sicilio) pro ĝia geografia centreco en la insulo, kaj Belvedere di Sicilia, (Belvidejo de Sicilio) pro la belaj panoramaj vidoj el diversaj direktoj.

En la tri lastaj jarmiloj ĝi estis preskaŭ nekonkerebla urboj por sikanoj, grekoj, romianoj, bizancanoj, araboj, normandoj, ŝvabioj kaj aragonanoj. Enno konservas la kastelon, la Rocca di Cerere kaj katedralon. En ĝi troviĝas ankaŭ la sidejo de la Universitato Kore.

Servoj

Eksteraj ligiloj