Endre Rodriguez
- Artikolo
- Diskuto
Endre Rodriguez | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Rodriguez Endre |
Naskiĝo | la 28-an de aprilo 1899(nun 1899-04-28) en ![]() |
Morto | la 5-an de aŭgusto 1975 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Ödön Barsi ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro ![]() |
Endre Rodriguez, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rodriguez Endre estis hungara reĝisoro, scenaristo. Liaj personaj nomvariantoj estis Andor, André, lia frato estis Ödön Barsi.
Endre Rodriguez [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1899 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de aŭgusto 1975 en Munkeno (Okcidenta Germanio).
Endre Rodriguez frekventis armean akademion, poste li tuj batalis en la 1-a mondmilito. Li vundiĝis en 1917 en Italio. En 1920 li lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste li havis kelkajn aktorajn rolojn en Vieno kaj Berlino, poste li trovis laborlokon en filma produktejo apud Alfréd Deésy. En 1936 li hejmenvenis kaj li estis reĝisoro en filmoproduktejo en Budapeŝto. Depost la 2-a mondmilito li havis eblecon fari nur mallongajn filmojn. En la 1950-aj jaroj li laboris en ministerio pri trafiko. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Danio, kie li faris kelkajn filmojn, poste li vivis en Okcidenta Germanio. Li faris dokumentajn filmojn por la okcidentgermanaj televizioj. Li edziĝis en 1923 kaj 1930 - eksedziĝis en 1927 kaj 1937.