Emil Raitsits

Emil Raitsits [rajĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Raitsits Emil estis hungara bestokuracisto, kinologo, altlerneja instruisto.

Emil Raitsits
Persona informo
Naskiĝo8-an de marto 1882 (1882-03-08)
en Budapeŝto
Morto24-an de marto 1934 (1934-03-24) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto, 46-os parcella, 5. sor, 14. számú sír Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materVeterinara Universitato de Budapeŝto (–1904) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupouniversitata instruisto
cynologist (en) Traduki
bestokuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Emil Raitsits ĵurias hundon

Emil Raitsits[1] naskiĝis la 8-an de marto 1882 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de marto 1934 en Budapeŝto.

Biografio

Emil Raitsits maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1904. Ekde la sekvanta jaro li estis praktikanto, baldaŭ asistanto en la altlernejo. Li estis gvidanto de la ambulanco pri pli malgrandaj bestoj kaj ties laboratorio inter 1908-1934. Post 2 jaroj li estis ankaŭ estis bestokuracisto de Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto), inter 1914–1930 li redaktis la bestoĝardenan gazeton. Dum la 1-a mondmilito li laboris civile en hospitalo pri ĉevaloj. En 1923 li doktoriĝis, post 2 jaroj li atingis la instruan rangon eksterordinara instruisto. En 1930 li fondis, poste redaktis gazeton pri hundoj. Li plej detale okupiĝis pri la hungaraj hundorasoj. Li edziĝis en 1917, idoj neniam naskiĝis. En 1933 li travivis plurajn tragediojn, fine li mortigis sin.

Elektitaj kontribuoj

  • A magyar eb (1916)
  • A magyar juhászebekről (1926)
  • A kuvasz ősi jellegű kutyafajta (1931)

Fontoj

Referencoj