Emil Kürthy
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Emil Kürthy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de marto 1848(nun 1848-03-14) en ![]() |
Morto | la 27-an de decembro 1920 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | György Kürthy ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto ![]() |
Emil Kürthy [kurti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kürthy Emil estis hungara juristo, ĵurnalisto, tradukisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis fajkürthi kaj kolthai, lia filo estis György Kürthy.
Emil Kürthy[1] naskiĝis la 14-an de marto 1848 en Endréd (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ondrejovce en Slovakio), li mortis la 27-an de decembro 1920 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Emil Kürthy maturiĝis en gimnazio en Pozono, poste li akiris juran diplomon en Jura Akademio (Győr). Li komence estis nobela juĝisto en Bars, ekde 1875 subnotario en Budapeŝto. Iom poste li estis ĵurnalisto en signifaj gazetoj (ekzemple Pesti Hírlap, Vasárnapi Ujság). Li estis ankaŭ redaktoro kaj verkis aŭ tradukis ekzemple teatraĵojn. Li edziĝis en 1880, poste naskiĝis 2 gefiloj.