Emese Szász

Emese Szász [emeŝe sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szász Emese Judit estas hungara skermisto (spadisto), olimpiano, olimpika ĉampiono. Ŝia familia nomvarianto estis Szász-Kovács.

Emese Szász
Persona informo
Naskiĝo7-an de septembro 1982 (1982-09-07) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposkermanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emese Szász[1] naskiĝis la 7-an de septembro 1982 en Budapeŝto.

Biografio

Emese Szász aĝis 10, kiam ŝi komencis skermi. Ŝi estis hungara ĉampiono dekfoje individue aŭ teame inter 2000-2013. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 2016 kun ora medalo individue, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la dua dufoje. En 2021 ŝi finis la aktivan sporton. Ŝi studis en Universitato Reĝo Sankta Stefano. Ŝi edziniĝis kaj naskis ĝemelojn. Ŝi ricevis kelkajn premiojn.

Fontoj

Referencoj

Emese Szász en 2013