Elisha P. Ferry

usona politikisto

Elisha Peyre FERRY [ilAjŝa fEri] (1825-14-a de oktobro 1895) estis la unua ŝtatestro de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Li oficis dum unu kvarjara servoperiodo, 1889-1893. Pli frue (1872-1880) li servis kiel teritoriestro de Vaŝingtona Teritorio. Li estis respublikana partiano. Lin sekvis en la posteno John McGraw, sampartiano. Post lia morto, la ŝtata parlamento honoris lin per la nomado de Kantono Ferry.

Elisha P. Ferry
Persona informo
Naskiĝo9-an de aŭgusto 1825 (1825-08-09)
en Monroe
Morto14-an de oktobro 1895 (1895-10-14) (70-jaraĝa)
en Seatlo
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioRespublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Elisha P. Ferry
Familio
InfanojEliza Ferry Leary (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr