El Gordo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio
(Alidirektita el El Gordo (Cáceres))

El Gordo (La Dikulo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

El Gordo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoEkstremaduro
ProvincoCáceres
KomarkoMaresme
Poŝtkodo10392
Politiko
UrbestroBautista Sanchez Monterroso
Demografio
Loĝantaro317  (2008)
Loĝdenso5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 5° 21′ U (mapo)39.8649863-5.343183939° 52′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto321 m [+]
Areo78,72 km²
El Gordo (Ekstremaduro)
El Gordo (Ekstremaduro)
DEC
Situo de El Gordo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Gordo (Cáceres) [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

La loĝantoj nomiĝas gordeños. La censita populacio en 2008 estis de 317 loĝantoj.

Situo

El Gordo estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la plej nordorienta pinto de la komarkodistrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 321 m. La surfaco de ties teritorio estas de 78,72 km². Por atingi la vilaĝon oni devs veturi laŭ la aŭtoŝoseo de Madrido al Lisbono aŭ inverse kaj kiam jam oni forlasas la regionon Ekstremaduro direkte al Madrido oni trovas la ŝoseon a El Gordo kiu distas de la aŭtoŝoseo nur 3 km.

Ekonomio

Agrikulturo (lino, kotono, tabako) kaj brutobredado. Estas ankaŭ fabriko de eksplodaĵoj kaj armiloj.

Demografio

Demografia evoluo de El Gordo inter 2001 kaj 2006

200120022003200420052006

298288274296300314

Historio

En tiu nordorienta angulo de Ekstremaduro antaŭ Kastilio estis post la Reconquista limo inter la Regno de Leono kaj la Regno de Kastilio kaj domaroj kiuj loĝiĝis kaj senloĝiĝis laŭ la jarcentoj kaj la detruo de la pontoj sur la rivero Taĵo kaj la ŝanĝoj de la vojoj. Laŭ tradicioj en tiu vilaĝo loĝis loĝantaro de moriskoj kiuj profitis la scipovon de la araba por komunikiĝi kaj vivteni sin kiel transportistoj aŭ mulistoj. Ĝi apartenis al la Provinco de Ávila antaŭ la kreo de Ekstremaduro kiel administra ento. La nomo de la vilaĝo eble devenas el la familinomo Gordo tre ofta en ĝi.

Vidindaĵoj

Preĝejo de San Pedro el ŝtono kun sonorilmuro el briko. La multnombra kolonio de blanka cikonio kiu kreskis en la 1960-aj jaroj ĉefe danke al proksima akvorezervujo; estas pli da 400 cikonioj en tiom malgranda vilaĝo, do pli ol homoj.