Előd Abody

ABODY Előd [pr. abodi] Anderlik estis hungara inĝeniero, teknikuniversitata profesoro naskiĝinta en Deĵo la 27-an de novembro 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de januaro 1949.

Előd Abody
Persona informo
Naskiĝo27-an de novembro 1896 (1896-11-27)
en Dej
Morto9-an de januaro 1949 (1949-01-09) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 26/2-1-31 Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
InfanoBéla Abody (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupomaŝinkonstrua inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

Abody havigis diplomon de inĝeniero en 1921 en la Teknikuniversitato Budapeŝto, poste li iĝis asistanto en la katedro de universitato. Ekde 1923 li estis statistikisto ĉe la Oficejo pri Flugafero, poste li laboris kiel referanto pri aerodinamiko. En 1925 li akiris doktorgradon. Li gajnis stipendion Rockefeller kaj unue en Göttingen, poste en Londono (Imperial College of Science) li faris studojn pri aerodinamiko. Li havigis privatprofesoran titolon pri stabileco de flugiloj en la teknikuniversitato Budapeŝto. Ekde 1947 li gvidis la katedron pri mekaniko de Teknikuniversitato. Kiel kunlaboranto de la Ofico pri Aviadafero li okupiĝis pri la esploro de solideco de la aviadiloj, pri la kontrolo de fabrikado kaj konstatado de plenumaĵo de la aviadiloj. Teorie li esploris la dinamikan uzuprenon de la aviadiloj, la rilaton inter la stabileco kaj la uzopreno, same la evoluigon de teorio pri flugiloj de aviadilo.

Verkoj

  • Mechanika (kun László Feimer, Bp., 1935);
  • A repülőgép és a repülés. Bp., 1942.;
  • Nagysebességű repülőgépek aerodinamikája. Bp., 1943.

Fonto