Eklezio de la Unuiĝo

religia movado fondita en 1954 en Sud-Koreio

Oficiale nomata Federacio de Familioj por la tutmondaj paco kaj unuiĝo, la Moon-sekto prenas ĝian nomon de sia fondinto, la nordkorea inĝeniero Yong Myong Moon (06.01.1920), kiu ŝanĝis sian nomon al Sun Myung Moon kaj estas nomata de siaj sekvantoj “Vera Patro” kaj “Reverendo”. Ĝi estas nova religia movado kiu difinas sin kiel kristana, kvankam tiu aserto estas malakceptita de la plimulto de la kristanaj eklezioj. Ĝi miksas kristanajn elementojn kun aliaj el orienta origino, ĉefe kun budhanaj doktrinoj. Konsiderata kiel danĝeriga de multnombraj internaciaj institucioj kaj organismoj, ĝi etendiĝas sub diversaj manieroj en Azio, Ameriko kaj Eŭropo.

Eklezio de la Unuiĝo
Family Federation for World Peace and Unification
emblemo
flago
nova religia movado
religia organizaĵo
Karisma Kristanismo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1-a de majo 1954 vd
AntaŭeHoly Spirit Association for the Unification of World Christianity vd
Lando(j)Sud-KoreioUsonoJapanio vd
SidejoGapyeong County
SituoManhatano
AdresoHSA-UWC 481 8th Avenue Box A-12 New York, NY 10001
Fondinto(j)Sun Myung Moon vd
FiliojEklezio de la Unuiĝo en Usono
Family Peace Association (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PosedatojNews World Communications (en) Traduki
Clube Esportivo Nova Esperança (en) Traduki
University of Bridgeport (en) Traduki
Manhattan Center (en) Traduki
ILHWA CO., LTD. (en) Traduki
Clube Atlético Sorocaba (en) Traduki
Sekai Nippo (en) Traduki
Segye Ilbo (en) Traduki
United Press International
Seongnam FC (en) Traduki
The Washington Times
Pyeonghwa Motors (en) Traduki
Sun Moon University (en) Traduki
Yongpyong Resort (en) Traduki
New Hope Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
RetejoOficiala retejo
Jura formoreligia korporacio
vdr

Originoj

Sun Myung Moon.
Amasa Geedziĝceremonio.

La kredaro venas de la verko La Dia Principo, prezentita en 1957 kaj la Cheon Seong Gyeong kiel “definitiva testamento” kaj “lasta revelacio”. La aserto de la fondinto, je lia 16jariĝo li estis taskita de Dio unuigi ĉiujn malnovajn religiajn kredojn per nova Kristanismo. Lia interpretado de la mondo, radike dualista, prezentas la batalon de la bono kaj la malbono, la dua identigita kun socialismo, la liberalismo kaj ateismo. Post la abandono de lia unua edzino, la dua geedziĝo de Moon, estis kun 18-jara studentino, Hak Ja Han, kaj kompletigis sian kosmogonion per la nocioj de “Vera Patrino” kaj “Senpekaj Filoj”, t.e.: la edzino kaj filoj. Liaj posteuloj estas destinataj batali kontraŭ Satano kaj heredi la promesitan teron (Cheon Il Guk/La Regno de Dio surtere). Ĉiu okazintaĵo de sia vivo estas eksplikata kun religia signifo, justigita de Moon pro lia rekta konektiĝo kun Kristo kaj Budho.

La kaptado kaj dresado, pere de vizitoj pordo-post-pordo kaj publikaj reklamoj, koncentriĝas en la serĉado de junuloj kiujn ĝi instigas servi Dion kaj oferi siajn penojn cele al pli bona mondo. Ekzistas multombraj institucioj kiuj servas laŭ tiu ĉi celo, rimarkindas la "Akademio de instruistoj por la Monda Paco aŭ Asocio de Volontulaj Kuracistoj". Aliaj grupoj je la servo de la Moon-sekto estas la Klubo de Amikoj de la Junularo de la Morgaŭo aŭ la Grupo de Japanaj Universitatoj por Baza Esplorado. Por plenigi la proselitismosistemon ĝi eldonas bultenojn, tagĵurnalojn kaj broŝurojn kaj interne kaj ekstere, per nomoj kiaj “Sciado”, “Religia Tagĵurnalo” aŭ “Familio”.

Eklezio de la Unuiĝo
FondintoSun Myung Moon
Pleja DioLa Veraj Gepatroj en la Ĉielo kaj sur la Tero
EstroHyung Jin Moon, Prezidanto
TipoNova religia movado
Nomo kaj nombro da sekvantojUnuiĝanoj, Moonanoj, 250.000
Sankta LibroLa Dia Principo, Cheon Seong Gyeong
Fondita en:Sud-Koreio
SidejoSeulo, Sud-Koreio
Landoj kun pli da moonanojSud-Koreio, Japanio, Usono

Eksteraj ligiloj