Eforie

urbo en nuna Rumanio

Eforie estas urbo en la distrikto Constanța, historia regiono Dobruĝo, en la sudorienta Rumanio, ĉe la bordo de la Nigra maro. Ĝi havas du urbopartojn, la faktan urbon Eforie Nord kaj la sudan vilaĝan parton Eforie Sud. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 8 630 loĝantoj sur areo de 9,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 936 loĝantoj/km². Eforie estas la dua plej granda ĉemara ripozcentro de Rumanio, post Mamaia.

Eforie
urbeto en Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Rumanio
Distrikto distrikto Constanța
hist. regiono Dobroĝo
Poŝtkodo905300
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro8 630  (2021) [+]
Loĝdenso936 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 28° 39′ O (mapo)44.0252828.6508344° 2′ N, 28° 39′ O (mapo) [+]
Alto5 m [+]
Areo9,22 km² ( 922 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]
Eforie (Rumanio)
Eforie (Rumanio)
DEC
Situo de Eforie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eforie [+]
vdr

Situo

La urbon limas okcidente la Techirghiol-lago, oriente la Nigra maro, norde la urbo Agigea. Ĝi situas 14 km sude de Konstanco (Rumanio).

Historio

En 1878, post kiam Rumanio akiris Dobruĝon, la rumana ŝtato donacis al Mihail Kogălniceanu tiun teritorion. Post lia morto, liaj heredantoj vendis la bienon en 1894 al Ioan Movilă, moldava bojaro. Li decidis pri konstruado de Hotelo inter la Nigra maro kaj la Techirghiol-lago. Oni metis la bazŝtonon de la Movilă Hotel la 20-an de septembro 1899. Tiel estiĝis la ripozcentro Movilă-Techirghiol. Tiu estis la unua ĉemara turisma centro en Dobruĝo.

Eforie estis menciita antaŭ la unua mondmilito kiel Carmen Sylva (laŭ la pseŭdonomo de la rumana reĝino Carmen Sylva, de 1949 ĝis 1965 kiel Vasile Roaită (honore al fervoja laboristo, mortpafita dum striko en 1933). Ekde 1965 la komunumo uzas sian nunan nomon.

Eksteraj ligiloj