Edward Thorndike

usona psikologo

Edward Lee Thorndike (n. la 31- an de aŭgusto 1874 en Williamsburg, Masaĉuseco, m. la 9- an de aŭgusto 1949 en Montrose, Novjorko) estis usona psikopedagogo, kiu estis kune kun Burrhus Frederic Skinner, unu el la pioniroj en la kampo de operacianta kondiĉigo. Ĉi tiu teorio estis uzata por krei instruan metodon nomatan programitan instruadon. En programita instruado la instru-unuoj estas tre mallongaj kaj la demandoj respondotaj de la lernanto estas simplaj.

Edward Thorndike
Persona informo
Naskiĝo31-an de aŭgusto 1874 (1874-08-31)
en Williamsburg
Morto9-an de aŭgusto 1949 (1949-08-09) (74-jaraĝa)
en Montrose
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Kolumbio (1897–)
Universitato Stanford - psikologio (1895–1897)
Universitato Wesleyan (–1895)
Teachers College (en) Traduki
Universitato Harvard Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)ojLynn Thorndike (en) Traduki kaj Ashley Horace Thorndike (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanojRobert L. Thorndike (en) Traduki, Elizabeth Frances Cope (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopsikologo
universitata instruisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Enketo de General Psychology survey publikigita en 2002, vicigis Thorndike kiel la naŭa plej citita psikologo de la 20-a jarcento[1]. Thorndike estis propagandanto de eŭgeniko.

Thorndike estas bone konata por siaj eksperimentoj sur bestoj kiuj subtenis la "leĝon pri efiko" [2][36] kiun li kreis kaj kiu klarigas, ke organismo ripetos konduton, se ĉi tio donas kontentigajn konsekvencojn kaj la organismo evitos kondutojn, kiuj rezultas en negativaj konsekvencoj.

Ĉi tiu "efika leĝo" fariĝis unu el la fundamentoj de kondutismo kaj tiu, kiu konstruis sur la teorioj de Thorndike, estis neniu alia ol Burrhus Frederic Skinner[3].

Lia laboro reprezentas la transiron de la skolo de funkciismo al kondutismo, kaj ebligis psikologion fokusi sur la teoro pri lernado [4].

"Word books" aŭ vort(oftec)aj libroj

Thorndike verkis tri vortlibrojn por helpi instruistojn kun vortinstruado kaj legado.

Post publikigo de la unua libro de la serio, The Teacher's Word Book (1921), du aliaj libroj estis verkitaj kaj eldonitaj, ĉiu ĉirkaŭ jardekon krom sia antaŭulo.

La dua libro en la serio, kies plena titolo estas A Teacher's Word Book of the Twenty Thousand Words Found Most Frequently and Widely in General Reading for Children and Young Peopl (Vortlibro de instruisto de la dudek mil vortoj trovitaj plej ofte kaj larĝe en ĝenerala legado por infanoj kaj junuloj) estis publikigita en 1932.

La tria kaj fina libro The Teacher's Word Book of 30,000 Words (La vortlibro kun 30.000 vortoj por la instruisto) estis publikigita en 1944.

Esperanto

Thorndike, kiel direktoro de la psikologia sekcio de la instituto pri pedagogia esplorado ĉe Columbia University. raportis pri instruado de Esperanto kiel propedeŭtika lingvo en Usono[5]. Vidu sub Metodo Paderborn.

Kritiko

Meze de la protestoj rilate al la mortigo en de la afrik-usonano George Floyd fare de policisto en 2020, la Board of Trustees de la Instruista Kolegio en Novjorko voĉdonis unuanime forigi la nomon de Thorndike Hall (konstruaĵo kiu portis lian nomon) pro liaj "rasismaj, seksismaj kaj kontraŭjudaj idealoj"[6][7]

Elektita verkaro

  • Educational Psychology (1903)
  • Introduction to the Theory of Mental and Social Measurements (1904)
  • The Elements of Psychology (1905)
  • Animal Intelligence (1911)
  • The Teacher's Word Book (1921)
  • The Psychology of Arithmetic (1922)
  • The Measurement of Intelligence (1927)
  • Human Learning (1931)
  • A Teacher's Word Book of the Twenty Thousand Words Found Most Frequently and Widely in General Reading for Children and Young People (1932)
  • The Fundamentals of Learning (1932)
  • The Psychology of Wants, Interests, and Attitudes (1935)
  • The Teacher's Word Book of 30,000 Words (kun Irving Lorge) (1944)

Vidu ankaŭ

Metodo Paderborn

Referencoj