Edmond Hervé

Edmond Hervé, naskiĝinta la 3-an de decembro 1942 en La Bouillie en departemento Côtes-du-Nord), estas franca politikisto ano de la Socialista Partio, urbestro de Rennes de 1977 ĝis 2008 kaj de tiam senatano de departemento Ille-et-Vilaine. Li okupis plurajn postenojn, el kiuj tiu de ministro pri sano en la dua sepjara prezidenteco de François Mitterrand.

Edmond Hervé
Edmond Hervé sur placo de la Urbodomo en Rennes, la 6-an de majo 2012 okaze de la elekto de François Hollande.
Edmond Hervé sur placo de la Urbodomo en Rennes, la 6-an de majo 2012 okaze de la elekto de François Hollande.
Persona informo
Edmond Hervé
Naskiĝo3-a de decembro 1942
en La Bouillie (Côtes-du-Nord)
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioSocialista Partio (PS)
Familio
InfanojMarc Hervé (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enParizo vd
Senatano de Ille-et-Vilaine
Dum1-a de oktobro 2008
Deputito de la 2-a distrikto de Ille-et-Vilaine
Dum12-a de junio 199719-a de junio 2002
SekvantoPhilippe Tourtelier
Deputito de la 2-a distrikto de Ille-et-Vilaine
Dum23-a de junio 19881-a de aprilo 1993
SekvantoYvon Jacob
Deputito de Ille-et-Vilaine
Dum198614-a de majo 1988
Deputito de la 1-a distrikto de Ille-et-Vilaine
Dum2-a de julio 198124-a de julio 1981
SekvantoClément Théaudin
Urbestro de Rennes
Dum16-a de marto 197721-a de marto 2008
SekvantoDaniel Delaveau
Ministro pri sano
Dum23-a de majo 198122-a de junio 1981
PrezidentoFrançois Mitterrand
AntaŭuloJacques Barrot
SekvantoJack Ralite
Ministro ĉe la ministro pri industrio, komisiita pri energio
Dum23-a de junio 198122-a de marto 1983
PrezidentoFrançois Mitterrand
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Filo de partfarmistoj, li estas licenciulo en publika juro de la universitato de Parizo. Li posedas ankaŭ diplomon pri superaj studoj en publika juro kaj alian en politika scienco.Li fariĝis docento pri administracia juro kaj pri konstitucia juro en 1969.Li estas patro de tri infanoj : filino kaj du ĝemelaj filoj.

Urbestro de Rennes

Li progresis en politiko per la vojo de batalanto. Li fariĝis urbestro de Rennes en 1977. Du jarojn poste, li forlasis sian profesion de instruisto por dediĉi sian tempon al sia mandato.

Prezidanto de la "Distrikto de Rennes", fariĝinta poste Communauté d'agglomération "Rennes Métropole", li komencis intensan urban politikon : socia mikseco, subteno al kulturo, ekologio, piedira reto, kreskigo de la publikaj transportoj (VAL, aŭtomatigita Metroo de Rennes) kaj esplorado ligita al novaj teknologioj (teknopoluso Rennes Atalante).

Rennes estas regule klasita de magazinoj (L'Express, Le Point, Le Nouvel Observateur) kiel unu el la plej agrablaj urboj en Francio.

Li oficiale anoncis la 20-an de januaro 2007 ke li ne kandidatos por sesa mandato en la urba baloto en 2008[1].

La eliranta urbestro de Saint-Jacques-de-la-Lande, Daniel Delaveau, estis elektita la 7-an de marto 2007 per la Socialista Partio (PS) por konduki la socialistan liston okaze de tiu elekto[2]. Daniel Delaveau estis elektita kiel urbestro de Rennes la 22-an de marto 2008, sekve de la urba baloto en 2008.

Afero de la infektita sango

Edmond Hervé estis kondamnita en la afero de la infektita sango de la supra kortumo pri ministroj pro manko al devigo pri sekureco kaj singardo, sed li estis liberigita je puno, ĉar, laŭ la kortumo, li « ne profitis absolutan probablecon pri senkulpo » kaj li estis « submetita antaŭ juĝo, al ekscesaj taksadoj »[3].

Nacia kariero

Edmond Hervé dum « Forum Libération 2010 » en Rennes.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • La permanence de Jaurès, en "L'Encyclopédie du socialisme", 2006.
  • Dans le sillage d'Edmond Hervé, de La Bouillie à Rennes, Philippe Delacotte (teksto), Bernard Cornu (fotoj), eldoninto "Editions Astoure", 2008, 84 paĝoj.

Dokumenta filmo pri Edmond Hervé

  • « Edmond Hervé 30 ans pour une ville » dokumenta filmo longa je 52 minutoj dissendita en 2008 sur "France 3" kaj TVR (TV Rennes), kiu priskribas la agadon de Edmond Hervé.

Tiu filmo farita de Thibaut Boulais estis filmita en la dua jaro de lia urbestra mandato. (Kunprodukto de "Mille et Une Film", "France 3 Ouest" kaj TVR)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Portalo pri Rennes
Portalo pri Ille-et-Vilaine
Portalo pri Bretonio
Portalo pri Francio