Ede Toroczkai Wigand

Ede Toroczkai Wigand [torockai vigand], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toroczkai Wigand Ede estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, arkitekto, vitralisto, meblisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Wiegand, depost 1907 li prenis la plian nomon Toroczkai kun nomvariantoj Thoroczkay, Toroczkói.

Ede Toroczkai Wigand
Persona informo
Naskiĝola  19-an de majo 1870(nun 1870-05-19)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Mortola 20-an de januaro 1945
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Okupo
Okupoarkitekto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ede Wigand[1] naskiĝis la 19-an de majo 1870 (laŭ alia informo en 1869) en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 20-an de januaro 1945 (laŭ alia informo en la 22-an) en Budapeŝto.

Memortabulo pri Ede Toroczkai Wigand

Biografio

Ede Wigand apartenis al la germana minoritato de la lando. Li studis pentroarton en Reĝa Industriarta Lernejo inter 1886-1889. Post la diplomo li estis eklezia pentristo, iom poste li partoprenis jardekon en ornamaj laboroj de la Parlamentejo (Budapeŝto). En 1900 li studvojaĝis kun ŝtata stipendio al Londono, Munkeno kaj Parizo, tiutempe li jam okupiĝis pri meblofasonadoj. Li vojaĝis ankaŭ en Hungario, kie li kolektis hungarecajn motivojn. Li apartenis al artistkolonio de Gödöllő inter 1901-1920, sed ekde 1918 li instruis ankaŭ en la Industriarta Lernejo. Inter 1907 kaj 1914 li vivis en Marosvásárhely, kie li havis multe da laboroj. Li ricevis plurajn medalojn en ekspozicioj. Li havis edzinon ekde 1908. Li mortis ĝuste dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 en nebula cirkonstanco, li estis provizore entombigita en sia korto.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj

Liaj elektitaj libroj

  • Butorok (1902)
  • Négyféle mívekről (1914)
  • Öreg csillagok (1915; 1988)
  • Hímes udvar (1917)
  • A kert (1923)
  • Architektura (1936)

Elektitaj disĉiploj

Memorigiloj

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj

Referencoj