Earl Scruggs

usona muzikisto

Earl Eugene SCRUGGS (n. la 6-an de januaro, 1924 – m. la 28-an de marto, 2012) (prononcu, tre proksimetume, Arl Skragz) estis usona muzikisto konata pro la perfektigo kaj popularigo de tri-fingra banĝoluda stilo (nomata la stilo de Scruggs), kiu nun estas unu el la difinaj trajto de blugresa muziko. Li ne kreis la stilon, sed ĝi famkonatiĝis pro lia prezentado.

Earl Scruggs
Earl Scruggs banĝas (2005)
Earl Scruggs banĝas (2005)
Persona informo
NaskonomoEarl Eugene Scruggs
Naskiĝo6-an de januaro 1924 (1924-01-06)
en Boiling Springs
Morto28-an de marto 2012 (2012-03-28) (88-jaraĝa)
en Naŝvilo
TomboTenesio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oLouise Scruggs (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanojRandy Scruggs (en) Traduki, Gary Scruggs (en) Traduki, Steve Scruggs (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokantoverkisto
banĝisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://earlscruggs.com/
vdr

Frua vivo

Scruggs naskiĝis en Shelby, Norda Karolino, Usono. La gepatroj nomiĝis Georgia Lula Ruppe kaj George Elam Scruggs.[1] Li pasigis la junaĝon en Kantono Cleveland (Norda Karolino).[2]

Kariero

Scruggs membriĝis en la grupo Blue Grass Boys de Bill Monroe malfrue en 1945, kaj rapide popularigis sian sinkopan tri-fingran stilon de fingrumado. En 1948 Scruggs kaj gitaristo Lester Flatt forlasis la grupon de Monroe kaj formis la duopon Foggy Mountain Boys, ankaŭ konatan simple kiel Flatt kaj Scruggs. En 1969, ili disiĝis, kaj li fondis novan grupon, la "Earl Scruggs Revue", en kiu ludis pluraj el liaj filoj.

En 1962 Flatt kaj Scruggs, kun kantisto Jerry Scoggins, registris la kanton The Ballad of Jed Clampett[3] por la televida komedio The Beverly Hillbillies; kaj la kanto kaj la programo furoriĝis. En 1969, Scruggs konatiĝis kiel unu el la malmultaj blugresaj aŭ kontreaj muzikistoj, kiuj aktive oponis la usonan militadon en Vjetnamio.[4]

Premioj kaj honoroj

Flatt kaj Scruggs gajnis la premion Grammy en 1969 pro la instrumentaĵo Foggy Mountain Breakdown[5] de Scruggs. Ili kune enkondukiĝis en la Halon de Kontrea Famo en 1985. En 1989, Scruggs ricevis la stipendion National Heritage Fellowship. Li estis inaŭgura honorito en la Internacia Blugresa Halo de Honoro en 1991. En 1992, oni aljuĝis al li la Nacian Medalon de Artoj. En 1994, kune kun Randy Scruggs kaj Doc Watson li kontribuis la kanton "Keep on the Sunny Side" al la albumo Red Hot + Country produktita de la Red Hot Organization kontraŭ aidoso.

En 2002 Scruggs gajnis duan premion Grammy pro reregistro en 2001 "Foggy Mountain Breakdown"[6], kun artistoj kiel Steve Martin (2-a banĝo; Martin banĝoludis la melodion en siaj komediaj aktoj en la 1970-aj jaroj), Vince Gill kaj Albert Lee solludante elektrajn gitarojn, Paul Shaffer piane, Leon Russell orgene, kaj Marty Stuart mandoline. La albumo, Earl Scruggs and Friends, prezentis ankaŭ inter aliaj John Fogerty, Elton John, Sting, Johnny Cash, Don Henley, Travis Tritt, kaj Billy Bob Thornton.[7]

La 13-an de februaro, 2003, Scruggs ricevis stelon ĉe la Trotuaro de Famo en Holivudo. Ankaŭ en 2003, li kaj Flatt rangis N-ro 24 inter la "40 Plej Grandaj Viroj de Kontreo" de CMT.

La 13-an de septembro, 2006, oni honoris al Scruggs ĉe la basbalejo Turner Field en Atlanta kiam antaŭ maĉo de la teamo Atlanta Braves oni kreis mondan rekordon pri la plej granda nombro (239) da banĝistoj samtempe ludantaj la saman muzikaĵon, nome "Foggy Mountain Breakdown" de Scruggs. La 10-an de februaro, 2008, Scruggs ricevis la Premion pri Vivodaŭra Atingado ĉe la 50-a aljuĝado de la premioj Grammy.

Persona vivo

Pluraj el la filoj de Scruggs fariĝis muzikistoj kaj ludis kun li. Lia edzino, Louise, mastrumis lian karieron. Ŝi mortis la 2-an de februaro, 2006, en Nashville.[8]

Morto

Scruggs mortis la 28-an de marto, 2012 pro naturaj kaŭzoj en hospitalo Nashville. Li estis 88-jara.[9]

Legacy

Bela Fleck nomis Earl Scruggs inter siaj influintoj[10] kaj asertis, ke Scruggs estas "certe la plej bona" trifingra banĝisto.[11]

Diskografio

Albumoj

JaroUnuopaĵoPopularecaj niveloj
Usona KontreoUsonoUsona VarmoUsona Blugreso
1967Strictly Instrumental (kun Lester Flatt kaj Doc Watson)
19675 String Banjo Instruction Album
1968The Story of Bonnie and Clyde (kun Lester Flatt kaj la Foggy Mountain Boys)[12]
1969Changin' Times
1970Nashville Airplane
1972I Saw the Light with Some Help from My Friends
Earl Scruggs: His Family and Friends
Live at Kansas State20204
1973Rockin' 'Cross the Country46
Dueling Banjos202
The Earl Scruggs Revue169
1975Anniversary Special104
1976The Earl Scruggs Revue 2161
Family Portrait49
1977Live from Austin City Limits49
Strike Anywhere
1978Bold & New50
1979Today & Forever
1982Storyteller and the Banjo Man (with Tom T. Hall)
Flatt & Scruggs
1983Top of the World
1984Superjammin'
1998Artist's Choice: The Best Tracks (1970-1980)
2001Earl Scruggs and Friends393314
2002Classic Bluegrass Live: 1959-1966
2003Three Pickers (with Doc Watson and Ricky Skaggs)241792
2004The Essential Earl Scruggs
2005Live with Donnie Allen and Friends
2007Lifetimes: Lewis, Scruggs, and Long

Unuopaĵoj

JaroUnuopaĵoPopulareca niveloAlbumo
Usona kontreoKanada kontreo
1970"Nashville Skyline Rag"74Earl Scruggs: His Family and Friends
1979"I Sure Could Use the Feeling"3041Single only
"Play Me No Sad Songs"8266Today & Forever
1980"Blue Moon of Kentucky"46
1982"There Ain't No Country Music on This Jukebox"
(kun Tom T. Hall)
77Storyteller and the Banjo Man
"Song of the South" (with Tom T. Hall)72

Gastaj unuopaĵoj

JaroUnuopaĵoArtistoPopularecaj nivelojAlbumo
US Country
1998"Same Old Train"Various Artists59Tribute to Tradition

Muzikaj videoj

JaroTitoloReĝisoro
1992"The Dirt Road" (kun Sawyer Brown)Michael Salomon
2001"Foggy Mountain Breakdown" (Earl Scruggs and Friends)Gerry Wenner

DVD-oj

  • Earl Scruggs - His Family and Friends (2005)
  • :(Recorded 1969. Bob Dylan, The Byrds, Bill Monroe, Joan Baez et al.)
  • Private Sessions (2005)
  • The Bluegrass Legend (2006)

Earl Scruggs, Doc Watson and Ricky Skaggs

  • The Three Pickers (2003)

Flatt and Scruggs

  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 1 (2007)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 2 (2007)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 3 (2007)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 4 (2007)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 5 (2008)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 6 (2008)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 7 (2009)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 8 (2009)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 9 (2010)
  • The Best of Flatt and Scruggs TV Show Vol 10 (2010)

Citaĵoj

References

Eksteraj ligiloj