Eŭrovizio (reto)

televida reto fondita en 1954, kiu estas parto de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido

Eŭrovizio, internacie konata kiel Eurovision, estas tuteŭropa televida komunika reto posedata kaj funkciigata de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (EBU). Ĝi estas fondita en 1954 en Ĝenevo, Svislando, kaj ĝia unua oficiala elsendo okazis la 6-an de junio 1954. Tamen, jaron post ĝia oficiala lanĉo, je la 2-a de junio 1953 la kronado de Elizabeto la 2-a estis unu el la unuaj eventoj, kiuj estis elsenditaj trans Eŭropo.[1]

Eŭrovizio
Eurovision
emblemo
televidstacio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco6-a de junio 1954
SidejoĜenevo,   Svislando
Retejoeurovision.net
vdr

Grandaj televidaj elsendoj estas distribuitaj tuje per la reto de Eŭrovizio al membroj de EBU. Membroj kunhavigas inter si registraĵojn de gravaj novaĵoj per la ĉiutaga novaĵo-interŝanĝo de Eŭrovizio (EVN). Ili ankaŭ interŝanĝas televidajn programojn per la reto.

Historio

La nomo "Eurovision" estis originale elpensita de la brita ĵurnalisto George Campey, kiam li skribis por la gazeto Evening Standard, kaj estis ekuzata de EBU por ĝia reto.[2]

La unua oficiala elsendo de Eŭrovizio okazis la 6-an de junio 1954. Ĝi elsendis la Narcisan Festivalon en Montreux, Svislando, sekvita de vespera programo de Romo, inkluzive vojaĝon al Vatikano, paroladon de papo Pio la 12-a kaj apostolan benon.[3][4] Jaron post ĝia oficiala lanĉo, la kronado de Elizabeto la 2-a estis unu el la unuaj elsendoj de Eŭrovizio.[5]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj