Eŭropa politika komunumo
Ne konfuzu kun Eŭropa politika komunumo (1952)
Eŭropa politika komunumo | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo | ||
Komenco | 6-a de oktobro 2022 vd | |
Fondinto(j) | Emmanuel Macron vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropa politika komunumo (EPK) estas neformala interregistara instanco establita por politikaj kaj strategiaj diskutoj kaj kunlaborado pri la estonteco de Eŭropo, lanĉita laŭ iniciato de la prezidento de la franca respubliko, Emmanuel Macron, dum la prezidenteco de la EU-Konsilio de Francio en majo 2022[1].
Vidita kiel ia forumo, ĝi celas faciligi politikan interparoladon kaj kunlaboron por tiel solvi problemojn rilate al komuna bono, plifortigante sekurecon, stabilecon kaj prosperon en Eŭropo.
Ĝi samtempe ebligas al Eŭropa Unio helpi la EU-kandidatojn integriĝi, stabiligi la landlimojn de ĝiaj najbaroj kaj plifortigi ĝiajn rilatojn kun landoj kiel Turkio, Ukrainio kaj Unuiĝinta Reĝlando[2].
La EPK ne emas esti vidata kiel antaŭĉambro por EU-aliĝo[3].
Historio
Kunteksto
Sekve de la invado de Rusio en Ukrainion (2022), Eŭropa Unio alfrontas malsimplan situacion. Ukrainio, kvankam montrata kiel simbolo de demokratio kontraŭ la solrego de Vladimir Putin, ne konformas al EU-normoj[4]. Ĝia aliĝo necesos, laŭ Emmanuel Macron, "plurajn jarojn, pli realece plurajn jardekojn"[5]. Tiun komunumon li unue aludas dum sia diskurso en Strasburgo la 9an de majo 2022 antaŭ la Eŭropa parlamento, kadre de la fermo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo[6].
Ĝenerale tiu projekto, malgraŭ aprobo de Germanio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Eŭropa Komisiono, estas la celo de miskonsentoj de landoj en Mezeŭropo, Nordio kaj Baltio[2],[7].
Eŭropa Konsilio de la 23-a kaj 24-a de junio 2022
Emmanuel Macron oficiale prezentas la projekton dum la Eŭropa Konsilio de la 23-a kaj 24-a de junio 2022.
La konkludoj de tiu Konsilio starigas tri punktojn, en la rubriko Eŭropo laŭ sia plej vasta signifo[8] :
- La Eŭropa Konsilio debatis pri la rilatoj de Eŭropa Unio kun ĝiaj partneroj en Eŭropo. Ĝi interesiĝis pri la propono lanĉi eŭropan politikan komunumon.
- Tiu kadro ne anstataŭigos la jam ekzistantajn politikajn ilojn de EU, interalie ĝian pligrandiĝon, kaj ĝi tute respektos la aŭtonomecon de EU.
- Baze de tiu unua interŝanĝo de opinioj, la Eŭropa Konsilio traktos denove tiun debaton.
La celo, laŭ la unuaj konkludoj, estas oferti platformon pri politika kunlaboro al eŭropaj landoj. Tiu platformo koncernas ĉiujn eŭropajn landojn, kiuj prizorgas fortajn interrilatojn[8].
Laŭ Emmanuel Macron, tiu projekto ne estas "procezo kiu anstataŭas EU-pligrandiĝon" sed "ni ĉiuj ekkonsciis pri la neceso havi politikan kadron kiel eŭropanoj, povi pritrakti strategiajn temojn kaj ni vidis ke la pligrandiĝo [...] ne elĉerpas ĉion el tio, kio devas esti rilato inter eŭropanoj". La projekto devas ebligi, laŭ bazo de "geografio" kaj "valoroj", interparoladon pri temoj de "defendo", "energio", "sanaj krizoj" kaj "ekonomia solidareco"[9].
Partoprenantoj
Temante pri interparola platformo, sen formala aliĝa proceso por membriĝo, la EPK funkcias per invitoj partopreni la kunvenojn. 44 landoj ĉeestis la unuan kunvenon de la EPK en Prago la 6an oktobro 2022. Nur 2 eŭropaj landoj ne estis invititaj: Rusio kaj Belorusio, pro la milito en Ukraino[10]. Mankas ankaŭ 4 eŭropaj mikroŝtatoj: Monako, Andoro, San-Marino kaj Vatikano. Krome, la Konsilio de Eŭropo, politika organizo kiu arigas la plejparton de la kontinento, ne estis invitita dum Eŭropa Komisiono, KSDP kaj Konsilio de la Eŭropa Unio ĉeestis.
Partoprenantaj EU-ŝtatoj
Partoprenantaj membroj de Eŭropa ekonomia areo kaj/aŭ de Eŭropa liber-komerca asocio
Partoprenantaj EU-kandidatoj
Aliaj partoprenantoj
Kunvenoj
Unua kunveno
La unua kunveno okazis en Praga burgo, en Ĉeĥio, kadre de la ĉeĥa prezidenteco de la Konsilio de Eŭropa Unio. Ĝi arigis 44 ŝtat- kaj registarestrojn el la 27 EU-ŝtatoj kaj 17 aliaj landoj[11]. Diskutrondoj estis organizitaj pri la ĉefaj tiamaj temoj; "Paco kaj sekureco" en Eŭropo kaj "Energio, klimato kaj ekonomio". Tiu kunveno estis ankaŭ okazo de renkontiĝo inter landestroj por paroli pri iliaj malkonsentoj kaj konfliktoj. Tiel, la ĉefministro de Armenio, Nikol Pachinian, kaj la prezidento de Azerbajĝano, Ilham Aliev, interkonsentis, kun la subteno de la prezidenteco de EU-Konsilio kaj de Emmanuel Macron, pri la sendo de "civila misio" de EU cele al pacigo de ilia komuna landlimo[12].
Dua kunveno
La dua EPK-rendevuo okazis la 1-an de junio 2023 en Kiŝinevo, en Moldavio, kaj en ĝi partoprenis ankaŭ Andoro kaj Monako[13].
Tria kunveno
La tria rendevuo okazis la 5-an de oktobro 2023 en Granado, en Hispanio[14].
Kvara kunveno
La kvara rendevuo estas planita por la printempo 2024 en Unuiĝinta Reĝlando.
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Communauté politique européenne en la franca Vikipedio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
(plurlingve) Renkontiĝo de la Eŭropa Politika Komunumo en 2022